Granda Ĉina Muro
El Vikipedio
La Granda Ĉina Muro (tradicie: 長城 aŭ simpligite: 长城, Pinyin: Chángchéng), ankaŭ konata en Ĉinio kiel la Murego de dekmil Lioj (万里长城, Pinyin: Wànlĭ Chángchéng), estas antikva ĉina fortikaĵo, konstruita ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis la komenco de la 16-a, dum la dinastio Ming.
La muregon konstruis la ĉinoj, por ŝirmi Ĉinion kontrau la Mongoloj kaj la Turkoj. Ĝin antaŭis kelkaj muroj konstruitaj ekde la 3-a jarcento a.K., kontraŭ triboj el nuntempaj Mongolio kaj Manĉurio.
La murego longas mirigajn 6.700 km, de Shanhaiguan (山海关) oriente, ĉe 40° 00' 09" N 119° 44' 56" E Mapo, al Jiayuguan (嘉峪关) okcidente, ĉe 39° 49' 00" N 98° 18' 00" E Mapo.
[redaktu] Historio
- La Murego konstruiĝis en kvar ĉefaj etapoj:
- 208 a.K. (Dinastio Qin).
- 1-a jarcento a.K. (Dinastio Han).
- 1138 — 1198 (periodo de la kvin dinastioj kaj dek reĝlandoj).
- 1368 — 1620 (de imperiestro Hongwu ĝis imperiestro Wanli de dinastio Ming).
- En 1987 la Granda Ĉina Muro estas klasigita kiel Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
[redaktu] Diskutado pri ĝia videbleco de kosmo

Iuj pensas, ke ĝi estas la nura homa faraĵo videbla de super la atmosfero, sed, diskuteble, tio ne estas vera, ĉar ĝi estas tro mallarĝa.
[redaktu] Eksteraj ligoj
Bildoj de la Granda Muro (esperante)
Mapo de la Granda Muro (angle)
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |