Jerome David Salinger
El Vikipedio
Jerome David SALINGER [sa'linĝer] (naskiĝis la 1-an de januaro, 1919) estas usona verkisto.
Salinger naskiĝis en Novjorko. Jam kiel lernanto li dediĉis sin al la verkado kaj ekde 1941 li publikigis kelkajn rakontojn en ĵurnaloj. En la jaro 1951 li subite famiĝis: per la romano The Catcher in the Rye, temanta pri 17-jara junulo, kiu vagante tra Novjorko serĉas sian identecon.
Post sia granda sukceso Salinger verkis plurajn rakontojn. Ekde 1965 li tamen nenion plu publikigis, eĉ plene retiriĝis el la publika vivo. Li estas fama hermito en la literatura mondo, kaj multaj homoj pensas lin freneza. En jurprocezo kontraŭ redaktoro kiu volis eldoni kolekton de leteroj de Salinger al aliaj verkistoj, Salinger asertis ke li jam verkis pliajn romanojn, sed ne volas ilin eldoni.
[redaktu] Listo de verkoj
- The Catcher in the Rye (1951)
- Nine Stories (1953)
- Franny and Zooey (1961)
- Hapworth 16, 1924 (1965)