Katarismo
El Vikipedio
Katarismo estis mezepoka kristana herezo, kiu floris en suda Francio en la 12-a jarcento. Ĝia plej furora branĉo estis albigensismo.
Enhavo |
[redaktu] La nomo
La adjektivo "katara" devenas el greka vorto, katharos, kiu signifas "pura". La Kataroj neniam uzis tiun nomon, sed tutsimple nomis sin mem la "bonaj homoj" aŭ "bonaj kristanoj" (okcitanlingve, bons òmes aŭ bons crestians, ĉar la plejparto el ili vivis en Langvedoko, kie oni parolis, kaj ankoraŭ parte parolas, tiun lingvon).
[redaktu] La kredoj
Ili kredis, ke Jesuo estas Filo sole de Dio. Ili havis geajn pastrojn. La virinoj estis konsiderataj egalaj al la viroj antaŭ Dio kaj povis esti pastrinoj, prediki, kaj pardoni pekojn de gekredantoj. La pastroj faris voton vivi laŭ la Vero, i.a. manĝi nek viandon, nek ovojn, nek lakton, vivi ĉaste, nenion individue posedi.
Ili rigardis la Roman eklezion nevera kristana eklezio. Inter alie ili ne akceptis la Papon, nek Virgulinon Maria kiel Dipatrinon. Ili kredis, ke Jesuo ne naskiĝis kiel homo, ke li estas nur spirito. Ili ne akceptis la ritojn de la Roma eklezio.
Ili estis pacamantoj kaj rifuzis perforton.
La Roma eklezio komencis brulmortigi ilin ekde la jaro 1022 kaj daŭrigis 300 jarojn brulmortigante milojn da Kataroj, ĉar ili ne akceptis alian ol sian kredon vera.
[redaktu] Fontoj
- Anne Brenon:
- Les Archipels Cathares
- Les Femmes Cathares.
- Rene Weis:
- The Yellow Cross : The Story of the Last Cathars 1290-1329
- Stephen O'Shea:
- The Perfect Heresy : The Revolutionary Life and Death of the Medieval Cathars
- Zoe Oldenbourg:
- Massacre at Montsegur : A History of the Albigensian Crusade
- Philippe Contal:
- http://www.cathares.org
[redaktu] Ekstera ligo
- Aude, la lando de la kataroj
- Dualism and the relationship between Manichaeism, Bogomilism and Catharism (in English)]
- Reviews of Books on the Cathars, Catharism and the Cathar Crusade (in English)
- Cathars and Catharism in the Langudoc (in English)
- Centro Cataro de Cataluña (en Español)
Kategorioj: Ismo | Herezo