Katulo
El Vikipedio
Katulo (ĉirkaŠ82-54 a.K.), latine Gaius Valerius Catullus [GAJ-us va-LER-i-us ka-TU-lus], estis unu el la plej influahavaj romiaj lirikaj poetoj.
Enhavo[kaÅu] |
[redaktu] Vivo
Katulo naskiÄis en Verona; pri lia kroma vivo ni ne havas multajn informojn. El liaj poemoj ni scias, ke la poeto havis kontaktojn kun elstaraj romiaj personecoj de sia tempo, interalie kun Cezaro kaj Metelo. Grava temo de liaj poemoj estas la amora afero kun virino, kiun la poeto nomas Lesbia. La latina aÅtoro Apulejo, kiu vivis en la dua jarcento p. K., skribas ke la vera nomo de tiu virino estis Clodia. Nuntempaj filologoj do identigis Åin kun diversaj fame konataj virinoj de la vivtempo de Katulo, interalie kun Clodia, edzino de Quintus Caecilius Metellus Celer, Åia kuzo.
[redaktu] Verkoj
116 poemoj de Katulo estas postlasitaj, konservitaj en unu (antikva) volumo eksterordinare ampleksa. En la romia epoko ekzistis pli da liaj poemoj. Verkitaj ili estas en versoj de diversaj tipoj; nur du el ili estas iom pli longaj ( t. n. "epyllia"; epopeetoj). La temoj tre varias: Katulo skribas pri amo, amoro, parencoj, amikoj kaj malamikoj - foje Äentile, foje draste kaj amare - sed ankaÅ pri poezio. Plej konata eble estas lia epigramo komenciÄanta "Odi et amo..." ("Mi [samtempe] malamas kaj amas...").
[redaktu] Literaturhistoria signifo
Katulo estis la unua romia poeto, kiu sukcesis adapti formojn de malgrandaj poemoj al la romia literaturo. Samtempuloj kalkulis lin inter la "novuloj" (Cicerono, kritike: "poetae novi", greke "νεώτεÏοι", t.e. "(tro)modernuloj"). Modeloj de tiu poeta skolo estis ne nur arkaikaj helenaj poetoj kiel Sapfoa kaj ArÄ¥iloÄ¥o, sed ankaÅ pli postaj helenismaj kiel KalimaÄ¥o. - Impona estas la pasio kaj la individueco de Katulo, kvankam posta poeta generacio certe superis lin rilate elegantecon de stilo kaj "purecon" de versoj (ekz. Horacio). Tamen konsiderinda estas la influo de la verkoj de Katulo al postaj jarcentoj - rimarkinde estas ekz., ke la komponisto Carl ORFF (1895-1982) komponis melodiojn kaj orkestran muzikon por kelkaj el la poemoj de Katulo.
En la Renesanco estis verkita tuta amaso da ampoezio, laÅ lia inspiro. Fama tiuterena verkisto estas Jano Sekundo el Nederlando.
[redaktu] Literaturo
teksteldono:
- Catullus; eld. M. Schuster k. W. Eisenhut, Leipzig (Germanio) 1958 (latina teksto)
- Catull ; eld. W. Kroll, Stuttgart (Germanio) 1968 (latina teksto kun riĉa germanlingva komentario)
en Esperanto aperis:
- Parto de la konataj poemoj de Katulo estis eldonitaj sub titolo: Amo malamo. Esperantigis Gerrit Berveling. Breda. 1991. 24 paÄoj. Vidu ankaÅ en Antologio Latina, vol. 1, p. 224-250.