Kigo
El Vikipedio
Kigo, (japane 季語, transl. ki go, sezona vorto), difinita vortoj aŭ frazaĵoj en la tradicia japanlingva literaturo, kiuj interrilatas al sezono, krome al l’emo de la poeto. Tio igas reduktaĵon de la poeziema esprimo, kiu permesas ia ekzakton en la japanlingva liriko, precipe en hajko.
[redaktu] Historio de kigo
La rilato al la sezonoj kaj la naturo estis de ĉiam elementa stilistika ilo de la japanlingva literaturo. Tio estis bazita sur la sperto de la naturo en la ŝintoismo. Jam en la unuaj antologioj de la japana poezio el l’8-a jarcento (p.e. la Manjoŝŭ) trovis sin alfiksaĵoj de kigo, formiĝantaj de naturaj alegorioj. Poste l’unua oficiala imperiestra japana poemaro Kokin-vakaŝŭ el la jaro 905, la natura indiko iĝis parte normita. Sume ĝi ekhavis pli grandan kvoton de natura liriko.
La skribaĵo de seriaj poemoj (renga) originis meze de la Heian epoko en la 11-a jarcento kaj evoluis dum la mezepoko. En la 13-a jarcento jam ekzistis pluraj regejoj pri la koncipo de versoj; la seriaj poemoj devus duone konsisti de versoj, kiuj ekhavis rilato al sezono aŭ sezonaj okazintaĵoj. La poetiko postulis plue, ke la hokku (l’antaŭverso iu renga-alineo) devas ekhavi minimume unu rilaton al sezono.
Kun l’emancipado de l’antaŭverso de la renga-alineo evoluis la hajko. La malnovaj majstroj de l’hajko, Matsuo Bashō, Yosa Buson kaj Kobajashi Issa, sekvis la klasikan stilon de hokku-verkado. La poetiko de hajko kaj de aliaj lirikaj formoj estis poste tralaborata de Masaoka Shiki, tamen la kigo postrestis en la skribmanjero de la seriaj poemoj. Kun la komenciĝo de la japana modernismo ĉirkaŭ 1910, la kigo estis konsiderata malnoviĝinta kaj malkonvena, kaj malaperis vaste el la japana poezio. La hajko ekstere Japanio – ankaŭ tiu esperante – malgraŭe daŭrigas.
[redaktu] L’entenaĵo kaj la klasifikado de kigoj
Okazintaĵoj kaj objektoj en la naturo havas pokaze specifan rilaton al ia sezono. La ĉerizujo kaj ĝiaj floradoj staras p. e. ĉiam rilate al japana printempo, neĝo rilate al vintro ktp. Aliaj havas pli subtilajn rilatojn, p. e. la luno. Kvankam la luno lumus la tutan jaron – ekzistas rilatojn po ĉiojn sezonojn -, estas propre kigo de aŭtuno.
Kigoj estis kategorie subdividata en kigo-almankoj aŭ -vortaroj (saiĵiki). La kronologia sinsekvo tekstas jene:
La kronologio konformas al la japana (luna) kalendaro. Oni povas subdividi kigoj ankaŭ kategorie:
- klimato
- tersfero (ĉielaj fenomenoj)
- tero
- naturbelaĵoj
- homovivo
- apartaj tagoj (novjaro, naciaj festotagoj ktp.)
- animaloj (kaj ĝia faro)
- plantaro
Vintra kigo en kunteksto iu hajko de Issa:
La vintraj arboj
El oldaj, oldaj tempoj
Estas resono.