Kloviso la 1-a
El Vikipedio
Kloviso (traduko de la malnovfranca nomo Clovis, en nuna franca lingvo Louis, germane Chlodwig aŭ Chlodowech, hispane Clodoveo, angle Clovis) (466-511) estis malnovfranca reĝo. Li fondis la Frankan reĝecon (vidu Merovidoj), post la kolapso de Romia imperio. Li establis sian ĉefurbon en Parizo.
Ni konas la reĝadon de Kloviso danke al Gregorio de Tours, kiu verkis la libron "Histoire" (Historion), kiu poste estos konata kiel Historio de la Frankoj.
Oni ne bone konas la kronologion de la reĝado de Kloviso. Ĉio, kion ni scias, havas sian fonton en la libro de Gregorio de Tours (Historio, libro II), kiu mencias la eventojn je serioj de 5 jaroj. Ili estas svagaj rememoraĵoj de la romanaj quinquennaliæ aŭ lustræ. Laŭ tiu aŭtoro: milito de Syagrius post 5 jaroj, 15 por la milito kontraŭ la Alamanoj, 5 jaroj antaŭ lia morto por la milito kontraŭ Alariko II. Oni povas malakcepti tiujn dispartigojn de la reĝado, ĉar ili povas ŝajni simpligoj, sed la modernoj esploroj ne kontraŭargumentis.
Hodiaŭ la kronologio de la reĝado de Kloviso estas tiu-ĉi.
- 466 naskiĝo de Kloviso, filo de Ŝilderiko la I-a (france Childéric Ier), reĝo de la Salienaj Frankoj en Tournais kaj de la reĝino Basiono (france Basine).
- 481 (aŭ eble 482) Kloviso fariĝis Reĝo. Lia reĝlando en la komenco de lia reĝado kovris la dua belgio, malgranda provinco, kiu situis inter la norda maro, la skeldo kaj la Cambraisis (provinco ĉirkaŭ Cambrai), t.e teritorio inter Reims, Amieno kaj Bulonjo-ĉe-Maro, sen la regiono ĉirkaŭ Soissons, kiu apertenis je Syagrius, filo de Ægidius.
Li unuigas la regnon ankaŭ per sia konvertiĝo al kristanismo, sekve de la influo de la episkopo de Reims. Tio markas la estontan aliancon inter la trono kaj la Eklezio.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.