Merovidoj
El Vikipedio

La Merovidoj estis la unua reĝa dinastio kiu sukcesis regi la plej vastan parton de estontaj Francio kaj Belgio, ekde la 5-a jarcento ĝis la 8-a jarcento, iomete post la falo de la romia imperio. La Merovidoj devenis de franka tribo kiu enloĝiĝis apud Cambrai (kun Klodio) kaj Tournai (kun Childéric). La vorto Merovido devenas de la reĝo Meroveo, mita antaŭulo de Kloviso
La unua merovida reĝo estis Kloviso la 1-a, kiu sukcese pligrandigis la frankan reĝlandon (latinlingve regnum francorum) per militaj venkoj, ĝis la konkero de la tuta Gaŭlio. Li krome ricevis oficialan subtenon de la gaŭla-romia aristokrataro kaj de la katolika Eklezio post sia bapto (ĉirkaŭ 496). La reĝado de Kloviso kaj de liaj posteuloj estas rigardata kiel plena aŭtonoma periodo de la historio de Francio, la « merovida epoko ».
La Merovidoj malaperis je la 8-a jarcento, kiam la Karolidoj kaj Karlo la Granda fondis vastan Karolidan Imperion
[redaktu] Listo de merovidaj reĝoj
Nomo | Reĝaddatoj | Titolo |
---|---|---|
Kloviso la 1-a | 481-511 | Reĝo de la Frankoj |
Clodomir | 511-524 | Reĝo d'Orléans |
Thierry la 1-a | 511-534 | Reĝo de Metz (estonta Aŭstrazio) |
Childebert la 1-a | 511-558 | Reĝo de Parizo |
Clotaire la 1-a | 511-561 558-561 |
Reĝo de Neŭstrio Reĝo de la Frankoj |
Théodebert la 1-a | 534-548 | Reĝo de Aŭstrazio |
Théodebald la 1-a | 548-555 | Reĝo de Aŭstrazio |
Caribert la 1-a | 561-567 | Reĝo de Parizo |
Chilpéric la 1-a | 561-584 567-584 |
Reĝo de Neŭstrio Reĝo de Parizo |
Gontran la 1-a | 561-592 584-592 |
Reĝo de Burgonjo Reĝo de Parizo |
Sigebert la 1-a | 561-575 | Reĝo de Aŭstrazio |
Childebert la 2-a | 575-595 592-595 |
Reĝo de Aŭstrazio Reĝo de Parizo kaj de Burgonjo |
Thierry la 2-a | 595-613 612-613 |
Reĝo de Burgonjo Reĝo de Aŭstrazio |
Clotaire la 2-a | 584-629 595-629 613-629 |
Reĝo de Neŭstrio Reĝo de Parizo Reĝo de la Frankoj |
Dagobert la 1-a | 629-639 632-639 |
Reĝo de la Frankoj (sen Akvitanio) Reĝo de la Frankoj |
Caribert | 629-632 | Reĝo d'Akvitanio |
Kloviso la 2-a | 639-657 656-657 |
Reĝo de Neŭstrio, de Burgonjo Reĝo de Aŭstrazio |
Sigebert la 3-a | 639-656 | Reĝo de Aŭstrazio |
Clotaire la 3-a | 657-673 | Reĝo de Neŭstrio, de Burgonjo |
Childéric la 2-a | 662-675 673-675 |
Reĝo de Aŭstrazio Okupas la Neŭstrio |
Thierry la 3-a | >673-691 679-691 |
Reĝo de Neŭstrio Reĝo de la Frankoj (fakte nur de Neŭstrio). Aŭstrazio estante en la manoj de Pépin de Herstal |
Clovis la 3-a | 675 | Reĝo tre provizora de Neŭstrio, Burgonjo kaj Aŭstrazio |
Dagobert la 2-a | 676-679 | Reĝo de Aŭstrazio |
Kloviso la 4-a | 691-695 | Reĝo de la Frankoj (fakte nur de Neŭstrio) |
Childebert la 3-a | 695-711 | Reĝo de la Frankoj (fakte nur de Neŭstrio) |
Dagobert la 3-a | 711-715 | Reĝo de la Frankoj (fakte nur de Neŭstrio) |
Chilpéric la 2-a | 715-721 719-721 |
Reĝo de la Frankoj (fakte nur de Neŭstrio) Reĝo de la Frankoj |
Clotaire la 4-a | 717-719 | Reĝo de Aŭstrazio |
Thierry la 4-a | 721-737 | Reĝo de Aŭstrazio |
Charles Martel | 737-741 | Maire du Palais (ne Reĝo dum tiu tempo). Li fakte regas de 717 Aŭstrazion kaj de 721 tutan Francion. |
Chilpéric III | 743-751 | Reĝo de Aŭstrazio |