Laredo (Hispanio)
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio > Kantabrio > Laredo
Situo en la mapo de Kantabrio |
|
Municipa ĉefurbo | Laredo |
Loĝantaro | 13115 homoj |
Areo | 13 Km2 |
Loĝdenso | 1008,85 loĝ/Km2 |
Vilaĝoj | Laredo, La Arenosa, El Callejo, Las Cárcobas, Las Casillas |
Laredo estas hispana municipo en la aŭtonoma komunumo Kantabrio, en kies orienta parto ĝi situas, ĉe la Kantabra Maro, inter la urboj Santandero kaj Bilbao. Laredo funkcias kiel ĉefurbo de la malalta parto de la valo de la rivero Asón, t.e. ĝi koncentrigas servojn por la tuta distrikto.
Ĝi estas ĉe la orienta flanko de la rivero Asón, kuŝante sur larĝa lango-forma plaĝo, nome Salvé. La plejparto de ties areo estas okupita de konstruaĵoj, sed tamen ankaŭ estas malgrandaj arbaroj kun eŭkaliptoj kaj pinoj. Ankaŭ ekzistas diversaj dunaj vegetaĵoj.
La ekonomia bazo de Laredo draste ŝanĝiĝis dum la lastaj 30 jaroj. Oni pasis de fiŝkaptado al servoj, konstruo, kaj speciale, turismo, kiu donas laboron al grandega nombro da laredanoj. Laredon vizitas la turistoj precipe somere pro ties longega plaĝo Salvé (4 Km) kaj ĝi estas unu el plej konataj feriejoj de la Biskaja Golfo. La loka industrio estas la transformigo de maraj produktaĵoj, tre speciale anĉovoj. Kvankam la nombro da fiŝkaptistoj ege malmultiĝis, ankoraŭ multaj homoj okupiĝas pri tia laboro.
Laredo tre influis la historion de Kantabrio kaj ties ĉirkaŭareo. Ĝi ĉiam estis ligita al la Kantabra Maro, kaj en la Mezepoko estis unu el la Kvar Vilaĝoj de la Marbordo de Kantabrio, kune de Santandero, Castro-Urdiales kaj San Vicente de la Barquera. La havenon de Laredo ankaŭ uzis Kastilio por enŝipigi lanon por komerci en Anglio kaj Nederlando. Ekzistas en la urbo-kerno granda mezepoka kvartalo, kie ankaŭ situas la gotika kirko Santa María de la Asunción, konstruita en la 14-a jarcento.
Por aliaj uzoj, vidu Laredo.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Oficiala retejo de la registaro de Laredo (hispane)
- Retejo pri Laredo (hispane kaj angle)
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |