Lifto
El Vikipedio
Lifto estas aparato, kiu estas destinita por levi kaj mallevi aĵojn kaj pasaĝerojn en vertikala ŝakto.
Ĝi konsistas el:
- Ŝakto kun pordoj en ĉiu etaĝo;
- Kajuto kun pordoj;
- Kablo;
- Motoro kun meĥanika kondukilo;
- Kontraŭpezilo;
- Rega aparato.
(Ŝakto ne estas montrita)
- 1 - Motoro kun meĥanika kondukilo;
- 2 - Kajuto;
- 3 - Pordoj;
- 4 - Kablo;
- 5 - Kontraŭpezilo.
La kajuto pendas en la ŝakto per la kablo. La kablo iras tra la kondukilo kaj en la alia fino de la kablo pendas kontraŭpezilo. La motoro per la kondukilo povas movi la kajuton.
La rega aparato regas pordojn de la kajuto kaj la motoron.
Operacio de lifto estas en tiu ordo:
- Oni mendas lifton per butono ĉe la pordoj de la ŝakto;
- La kajuto moviĝas per la motoro ĝis tiu etaĝo, de kiu oni ĝin mendis;
- Malfermiĝas pordojn de la kajuto kaj de la ŝakto en tiu etaĝo, kie estas la kajuto;
- Oni eneniras en la kajuton;
- Oni mendas alian etaĝon per butono en la kajuto;
- Fermiĝas pordoj de la kajuto kaj de la ŝakto en tiu etaĝo, kie estas la kajuto;
- La kajuto moviĝas per la motoro ĝis la alia etaĝo;
- Malfermiĝas pordoj de la kajuto kaj de la ŝakto en tiu etaĝo, kie estas la kajuto;
- Oni eliras el la kajuto;
- Fermiĝas pordoj de la kajuto kaj de la ŝakto en tiu etaĝo, kie estas la kajuto.
Speciala tipo da lifto estas la paternosterlifto. Ĝi konsistas el senfina ĉeno kun kajutoj sen pordo kiu daŭre malrapide movas.
Ĉi tiu artikolo pri "Lifto" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.