Mohandas Karamchand Gandhi
El Vikipedio
Mohandas Karamchand GANDHI [mohandas karamĉand gandi] (hindie मोहनदास करमचन्द गांधी, en Esperanto Mahatmo Gandhio) naskiĝis en la 2-a de oktobro 1869 en Porbandar, en okcidenta Barato. Lia patro estis ĉefministro de la reĝlando de Raĝkot, kaj lia patrino estis profunde religiema, adoranto de Viŝnuo. Gandhi edziĝis 13-jaraĝe. Post baza edukado, oni decidis sendi lin al Britio por iĝi advokato. Li revenis al Barato en 1891, en la sekva jaro iris al la sud-afrika provinco Natal, por reprezenti baratan firmaon. Tie li renkontis fortajn rasajn antaŭjuĝojn, sed fariĝis fama advokato. Tuj post sia projektita reveno al Barato li eksciis pri propono de provinca leĝo, kiu forprenis de hindoj la rajton voĉdonan. Gandhi fondis la Baratan Kongreson por defendi la rajtojn de baratdevenuloj en Natal. Kiam li revenis al Sud-Afriko en 1897 post rapida vojaĝo al Barato por alpreni sian edzinon, oni provis mortigi lin en haveno. Apogis la britojn dum la Bura Milito, organizante hindan flegistan servon. Gandhi restis 20 jarojn en Sud-Afriko.
Li kreis la "civilan malobeon", kiam en septembro 1906 la registaro de provinco Transvaal volis registri la tutan baratdevenan popolaron. Baratdevenuloj faris protestan rekontiĝon en Imperia Teatro de Johanesburgo kaj minacis reagi violente kontraŭ la maljusta ordono. Gandhi konsilis ilin simple ne registriĝi, kaj, kvankam estis hinduoj kaj islamanoj, rekoni adori la saman Dion. Post unu semajno da malobeo oni maldevigis al la aziaj virinoj la registron. Kiam la transvaala registaro finfine aplikis la "Leĝon pri Aziana Registro" en 1907, Gandhi kaj multaj baratdevenuloj estis arestitaj. Estis entute arestitaj 2.500 baratdevenuloj, kaj 6.000 forlasis Transvaal-on, kie loĝis 13.000 da ili. Dum la ses monatoj, en kiuj li restis arestita, Gandhi legis la verkon "Civila Malobeo" de Thoreau, kiu donis al li teorian bazon por liaj politikaj agoj. Liberiĝinte, Gandhi kreis agrikulturajn komunumojn.
En 1913 li denove estis arestita pro politikaj kialoj. Estis granda striko je lia apogo de baratdevenuloj, kiuj estis devigataj labori en konstruo de fervojo kaj havis siajn edzecojn nuligitajn de registaro.
Gandhi revenis al Barato en 1915 kaj ekis gvidi politikajn kaj laboristajn movadojn tie. En 1917 li estis denove arestita pro politikaj kialoj, sed la brita registaro liberigis lin pro la violentaj manifestacioj de la popolo. En 1919 li proklamis ĝeneralan strikon kontraŭ la leĝo "Rowlatt Act", sed estis violenta agoj kaj li malproklamis la strikon. En 1920 li proponis civilan malobeon kontraŭ Brita registaro de Barato. Kaj dum preskaŭ dek jaroj li vojaĝis tra tuta Brita Barato disvastigante siajn ideojn. En 1929 li faris ultimaton al la Brita registaro, postulante la sendependon de Barato ĝis la 11-a de marto 1930. En tiu tago, li komencis la marŝadon al maro por fari la propan salon (spite la britan sal-monopolon); li estis arestita, sed miloj da baratanoj malobeis la kolonian registaron kaj daŭrigis la faradon de salo. Cent mil baratanoj estis arestitaj de la brita registaro dum la kampanjo. Gandhi estis alvokata al parolado kun vic-reĝo (guberniestro) Irwin en 1931 kaj ili faris akordon. Gandhi vojaĝis al Londono, kie li estis rigardata kiel kuriozaĵo, renkontis multajn famulojn kaj parolis al ĵurnalistaro.
Reveninte al Barato, li estis arestita multajn fojon, sed apogis Brition dum la Dua mondmilito kaj, pro tio, ne faris grandajn manifestaciojn dum la milito. Malgraŭ tio li estis arestita en 1942. Post la milito li gvidis manifestaciojn ĝis la 15-a de aŭgusto 1947, kiam Barato finfine iĝis sendependa. En 1948 li intencis haltigi la violenton inter barataj kaj pakistanaj hinduoj kaj islamanoj, sed vane.
Je la 30-a de januaro 1948, fanatika hinduo mortpafis Gandhion.
Enhavo |
[redaktu] Honora titolo Mahatma
Multaj baratanoj alparolis Gandhion per la honora titolo Mahatma, kiu signifas "grandan animon".
[redaktu] Bibliografio pri Gandhi en Esperanto
[redaktu] Eksteraj ligoj:
- lia aŭtobiografio esperante
- pri la neceso uzi la gepatran lingvon en la edukado
- pri uzo de la angla
- gandhiserve
- galerio de fotoj
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon: