Nikso (mitologio)
El Vikipedio

Nikso – heleno Νύξ, nokto – estas la personigo de la nokto kies loĝejo estas la ekstrema Oriento. Ŝi reprezentas la superajn mallumojn, dum Erebo reprezentas la subterajn. Nikso trairas la ĉielon kovrita de ombra mantelo, sur ĉaro tirata de kvar nigraj ĉevaloj, ĉiam akompanata de la Keroj (diinoj). Sole ŝi naskis la du gediojn: Etero (brilo) kaj Hemera (tago), kiuj estis konceptitaj kiel geparuloj, la unua maskla kaj la dua ina. Siavice Nikso estas la ina parulo de Erebo.
Laŭ Nikso estas nomita la plutona satelito Nikso kaj la asteroido (3908) Nikso.