Pakto Ribbentrop-Molotov
El Vikipedio
La Pakto Ribbentrop-Molotov aŭ Pakto Hitler-Stalin estis subskribita la 23-an de aŭgusto 1939 en Moskvo. La ministroj de eksteraj aferoj de Nazia Germanio kaj Sovetunio, do Joachim von Ribbentrop kaj Vjaĉeslav Molotov, interkonsentis pri reciproka neagreso kaj ekonomia kunlaboro.
Grava estis sekreta aldona prokotolo, laŭ kiu la du potencoj dividis orientan Eŭropon inter si. Sovetunio nur dum 1989 konfesis la ekziston de tiu aldona protokolo. Laŭ ĝi Pollando devis esti dividita inter Nazia Germanio kaj Sovietunio sur linio de riveroj San, Vistulo kaj Narev. Laŭ ĝi Estonio, Finlando kaj Latvio povis esti okupataj de Sovetunio.
Poste la pakto estis modifita kaj oni subskribis novan traktaton inter Sovetunio kaj Germanio pri limoj kaj amikeco, kiun oni poste nomis "dua pakto Ribbentrop-Molotov". Laŭ ĝi orienta parto de Mazovio kaj Lublin aldonitaj estis al Nazia Germanio, dum Sovetunio okupis Litvon.
La pakto efektiviĝis, kiam je la 17-a de septembro 1939 Sovetunio atakis Pollandon 16 tagojn post atako de Germanio.
En 1941 Hitler rompis la pakton atakante Sovetunion.
Kiam post la milito la germana ĉefministo Konrad Adenauer kaj la sovetunia ministro Vjaĉeslav Molotov disputis kaj Molotov atentigis la germanon pri germanaj militkrimoj, Adenauer respondis: Kiu subskribis kontrakton kun Hitler, ĉu vi aŭ mi?