Pio la 10-a
El Vikipedio
Pio la 10-a | |
---|---|
Naskonomo | Giuseppe Melchiorre Sarto |
Komenco de pontifiko | 4-a de aŭgusto 1903 |
Fino de pontifiko | 20-a de aŭgusto 1914 |
Antaŭulo | Leono la 13-a |
Sekvanto | Benedikto la 15-a |
Dato de naskiĝo | 2-a de junio 1835 |
Loko de naskiĝo | Riese, Italio, |
Dato de morto | 20-a de aŭgusto, 1914 |
Loko de morto | Vatikano |
Pio la 10-a, naskita kiel Giuseppe Sarto [ĝuZEpe SARto] la 2-an de junio 1835 en Riese (provinco Treviso en Veneto), mortinta la 20-an de aŭgusto 1914 en Romo, estis papo de la 4-a de aŭgusto 1904 ĝis sia morto.
Pro sia malriĉula deveno el kamparana familio li iel estas komparebla al Johano la 23-a kaj Johano Paŭlo la 1-a.
Enhavo |
[redaktu] Kuriozaĵoj
[redaktu] Tango
Komence de la 20-a jarcento, kiam argentina tango atingis Eŭropon kaj komencis forpuŝi valson kaj polkon, la eklezio konsideris malpermeson de tiu sense iom eksplicita danco. Oni rakontas, ke Pio petis, ke paro de baletistoj prezentu al li tangon, por ke li povu prijuĝi ĝin; poste li diris: "Al mi ĝi ŝajnas pli bela ol friula danco, sed mi ne vidas, kia granda peko estu en tiu ĉi nova danco." Pro tio li nuligis la ekleziajn sankciojn por tangantoj.
[redaktu] Esperanto
Dum la 23-a kongreso de IKUE en 1951 en Munkeno Pio la 10-a estis proklamita kiel "ĉiela patrono de la katolikaj esperantistoj". La kongresa numero de Espero Katolika plurloke parolas pri "Pio la 10-a, nia patrono".
Pio deklaris en 1910, ke "Esperanto estas grava ilo por ligi la katolikojn de la mondo". Lia favora sinteno al Esperanto verŝajne ŝuldiĝas al la laboro de Emile Peltier.
[redaktu] Elekto
Dum la konklavo de 1903 la aŭstra imperiestro Francisko Jozefo deklaris, ke li ne akceptos elekton de kardinalo Mariano Rampolla Del Tindaro. Estas neklare, ĉu sen tiu vetoo Rampolla estus iĝinta papo.
[redaktu] Sanktigo
Pio estis beatigita la 3-an de junio 1951 kaj sanktigita la 29-an de majo 1954. Lia memortago estas la 20-a de aŭgusto.
De pluraj jarcentoj li estas la sola sanktigita papo.