Printempa Semajno Interncia
El Vikipedio
Esperanto > Esperanta kulturo > Esperanto-Renkontiĝo > Printempa Semajno Internacia
|
||||
---|---|---|---|---|
Nomo | Printempa Semajno Internacia | |||
Regiono | Germanio | |||
Periodo | ĉirkaŭ pasko | |||
Organizanto | organiza teamo de GEA | |||
Ekzistas ekde | 1985 | |||
Celgrupo | precipe familioj kun infanoj sed praktike ankaŭ ĉiuj aliaj | |||
Informa retpaĝo | PSI-retpaĝo | |||
Fota retpaĝo | fotoarkivo |
La Printempa Semajno Internacia aŭ PSI estas tradicia paska aranĝo por esperantistoj organizata ĉiujare en malsama germana urbo.
La unua PSI okazis 1985 apud Bielefeld, la chijara 2006 okazis en St. Andreasberg. [2007] la 23-a PSI okazos en Bonn. La nombro de partoprenantoj kutime atingas aŭ superas 150 partoprenantojn.
Matene okazas prelegoj, lingvaj kaj aliaj kursoj, kaj diskutrondoj pri plej diversaj temoj. Posttagmeze la partoprenantoj povas elekti inter multaj ofertitaj ekskursoj. Vespere okazas ĉiam kultura au distra programo.
La ĉefa celgrupo estas dekomence familioj kun infanoj. Ĝuste pro tio la organizantoj donas fortan atendon al infana programo. Tamen intertempe venas ankau multaj aliaj partoprenantoj kaj sentas sin bonaj, kiel montras la sperto. Ankau bonvenaj estas paroj, de kiuj nur unu parolas Esperanton.
PSI kolektas internacian ĉestantaron, kelkfoje ankaŭ el ektereuropaj landoj.