V for Vendetta (filmo)
El Vikipedio
V por Vendetto | |
---|---|
Usona afiŝo |
|
Originala titolo | V for Vendetta |
Produktadlando | Usono, Britio |
Filmita en | Germanio |
Originala lingvo | Angla |
Kina aperdato | 17-a de marto 2006 |
Daŭro | 2h09 |
Ĝenro | Fantasto |
Buĝeto | 54.000.000 USD |
Reĝisoro(j) | James McTeigue |
Produktisto(j) | Joel Silver, Andy Wachowski, Larry Wachowski, Grant Hill |
Scenaro | Andy Wachowski, Larry Wachowski |
Laŭ la verko de | Alan Moore, David Llyod |
Muziko-eldonisto | Dario Marianelli |
Laboratorio kaj Optikaj efektoj | Uli Nefzer |
Produkto | Warner Bros (Usono), Fünfte Babelsberg Film GmbH (Germanio), Silver Pictures (Usono) |
Distribuo | Warner Bros |
V for Vendetta (angle V por Vendetto) estas brita/usona filmo kies rakonto baziĝas laŭ la samnoma komikso far la fama verkisto Alan Moore.
Enhavo |
[redaktu] Intrigo
Post nukleara milito, en Britio, kiam regas faŝisma registraro kies estro personiĝas en Adam Sutler, kiu potenciĝis okaze de la terura ondo 14 jaroj antaŭe, kiam ekplagis ekstreme letalan bioviruson kiu mortiĝis almenaŭ 100.000 ulojn. Pro la amasa timo kiun kaŭzis la viruso, Adam Sutler silentigis ciujn siajn oponantojn kaj estis demokratie elektita per granda procento. Li poste dekretis kompletan "Milito kontraŭ Teruro" kaj fulmrapide eltrovis efikan kontraŭviruson kiu definitive firmigis sian diktatoran statuton kaj memproklamiĝis Granda Kanceliero. Li iniciatas noktelirmalpermeson, sisteme persekutas ĉiajn personojn kies vivmaniero ne kongruas kun sia nova ideologio, kiel samseksemuloj, aŭ fremduloj kaj kreas miliciojn kies tasko resumas al ordiga servo. Je la nomo de popola sekureco, Sutler ankaŭ starigis intensan spionan kaj prigardan politikon por antaŭeviti ĉian tumulton, kiu ebligas lin entutan kontrolon de sia popolo.
Evey Hammond, junulino laboras ĉe la studioj BTN, ĉefa TV-ĉeno kiu cetere estas uzitega kiel propagandilo de la partio. Elirante sian hejmon malakurate por iri al sia laborejo, Evey surpriziĝas far alarmo kiu markas la komencon de la kutima vespera elirmalpermeso. Rapidiĝante siajn paŝojn, ŝi estas arestita far policistoj kiuj admonas ŝin kaj provas "korekti" ŝin far seksperforto.
Jen el nenie aperas misteria maskita kaj nigrevestita homo kiu savas ŝi kaj sin prezentas al ŝi sub la nomo de « V » :
[redaktu] Ĉefrolantoj
- Natalie Portman : Evey Hammond
- Hugo Weaving : William Rookwood/V
- Stephen Rea : Finch
- Stephen Fry : Gordon Deitrich
- John Hurt : Adam Sutler
- Sinéad Cusack : D-ro Delia Surridge
- Rupert Graves : Dominic
- Roger Allam : Lewis Prothero
- Nicolas de Pruyssenaere : Marshal
- Christopher Fosh : La postkuranto de V
- Clive Ashborn : Guy Fawkes
- Tim Pigott-Smith : Creedy
- Ben Miles : Dascomb
- Natasha Wightman : Valery
[redaktu] Citaĵoj
V prezentante al Evey :
« Jen. Unuavide mi estas vulgara vaŭdevila veterano, kiun la malvirta vivo varbis por vobli vole-nevole inter viktiman kaj viktimigan rolon. Tiu vaksa vizaĝo estas ne nura vantcela verko, sed vera vestiĝo de la popola voĉo, nun, ve ! Vakita kaj venkita. Kvankam mi delonge kovis mian venĝon vidalvide tiun vrakon, nun vigliĝis mia volonto por venki tiun venenan, virulentan kaj verman vikarion kiu elvergadas kaj vundas nin per malveroj kaj vomitindaj vojoj. Venĝadon verdiktas mi. violenta vendetto disvolviĝanta kvazaŭ votoferon, kaj ne vane, por ke vekiĝu la veran kaj virtan valorojn kaj forvelku tiun vojeraritan virjon kiu viŝas kaj vringas niajn volojn por pli velura kaj rava vetero. Tiu varma vervo mia verŝajne vualas svagan vortovantecon sub vibra versaro. Mi ĉesu do tiun paroladon por finfine diri la direndon : mi tre feliĉas vin renkonti. Min nomas V kaj V estas mi. »
[redaktu] Referencoj
- La strangulo fakte estas terorismo kiu memnomiĝis V, laŭ la latina devizo de Faust : VI VERI VENIVERSVM VIVUS VICI. Far la povo de la vero, mi vive konkeris la universon. (latine, oni ne distigis U kaj V). De sia subgrunda bazo, li komplotas sekrete bombadojn de simbolaj konstruaĵoj por veki homan konscion kiel la Palaco de Westminster, kiun li planas neniigi kiel sia historia modelo, la katolika anarĥisto Guy Fawkes, kiu provis la 5-a de novembro 1605 partoprenis en katolikan komploton kontraŭ la protestanta reĝo James la 1-a kiu imponis protestantan leĝon.
- La junulo kiu armilatakas kaŝita sub la masko de Guy Fawkes klamas Annarchy in the UK !. (Anarĥio en UR !) Tio estas ankaŭ titolo de fama kanto de la Sex Pistols.
- V diras ke sia prefera filmo estas Le comte de Monte-Cristo, usona adaptiĝo (1934, de Rowland V. Lee) de la mondfama franca libro skiribita far Alexandre Dumas, kies intrigo temas ankaŭ pri venĝo.
- V for Vendetta povas esti interpretita kiel moderna adapto de 1984 de George Orwell ĉar ambaŭ intrigoj tre similas.
- La cirkla V, ĉieesta en la filmo, estas evidenta referenco al la simbolo de anarĥiismo.
Alan Moore, kiu verkis la originalan komikson, tute neglektis la filmon, kiel li kutimis por aliaj adaptoj de siaj filmoj (The League of Extraordinary Gentlemen, Constantine, From Hell...).
[redaktu] Alfilmiĝo kaj komentoj
Baldaŭ datrevenos por la 16-a fojo la epoko kiam la fratoj Washowski ekpripensis la kina adaptiĝo de V kiel Vendetto, angla komikso kies unuaj strioj vidiĝis en 1981. Priskribante solpartian socion kun fortaj orvelaj okulumoj, la scenaristo Alan Moore kaj la desegnisto David Llyod stampe influis la tiutempaj otakuoj enscenigante la netrafeblan V, multflanka protagonisto ambaŭ monstra kaj viktima kiu sin ŝildas per ridemada vaksmasko. Per tiu verko, la sukcesa aŭtoro ankaŭ transdonas sian vidpunkton pri la aĥila kalkano de ĉia subpremanta socio, esplicite celante la novliberalan hidron de Margaret Thatcher, tiam regante Brition. Pro ĉiuj tiaj politikaj kontestindaĵoj, al la scenaro Holivudo ne sponte esprimis bondezirojn. "Tro politika", "dubmoralaj roloj", "kompleksaj implicaĵoj" estis la kutimaj respondoj al du fratoj kiuj jam suferis malbonajn flustrojn en la ĉefflua usona kinmerkato. Andy kaj Larry Wachowski falas volonte en kontraŭakademian kaj minoritan esprimaĵon (ili sin deklaras kiel ambaŭseksa, SM, kaj deklaras ŝati usonajn komiksojn, helenan filozofion, gnostikismon kaj nepozema militantismo). Sed post sesdek jaroj, la cirkonstancaroj draste ŝanĝis: unue eĉ se kritikaroj kaj holivudaj premgrupoj daŭre abomenas la du fratojn, amasoj da spektantoj kiuj avide spursekvis la aventurojn de la blanka kuniklo firmigis ilian sintenon kaj ebligas pli ampleksajn kreorimedojn por ili. Due, la homara situacio evoluis kaj publiko fariĝis sendube pli atentema kaj sensiva pri terorismaj kaj krizostataj demandoj. Des pli ke la Washowski ne hezitis "aktualigi" la datumojn en la filmfarado ĝis vera riskopreno (manifestacioj kontraŭ George W. Bush aŭ TV-elsendaĵo pri birda gripo por bildigi la ŝtata tima propagando estas videblaj). Eĉ se la filmo, kiun reĝisoris James McTeigue dua reĝisoro en The Matrix kaj Star Wars, ja apartenas al la superheroa ondo kiu nun furoras en Holivudo, ĝi tute ne respektas la samajn etikajn ŝablonojn: oni demonstras la pravecon de terorisma ago, la emancipigan kvaliton de torturo, oni klamas la poezian belecon de la korano, kaj la kutima ama rakonto kun la deviga kiso antaŭ sunsubiro estas rolata de du lesbaninoj.