Xfce
El Vikipedio
Xfce | |
---|---|
Xfce 4.2 montrante Agordestrilon kaj miksitajn efektojn (ombrojn malantaŭ fenestroj kaj duontravideblan panelon)
|
|
Programisto: | Skipo de programistoj |
Lasta Versio: | 4.2.3.2 (je la 15-a de novembro 2006) |
Operaciumo: | Linukso, BSD, Unikso |
Tipo: | grafika uzulinterfaco, grafika kodaro |
Kopirajto: | GPL, LGPL, BSDL (libera programaro) |
TTT-ejo: | www.xfce.org |
Xfce (elparolas: xfase) estas grafika uzulinterfaco por diversaj *NIX sistemoj, kiel Unikso, Linukso, Solaris kaj BSD. Ĝia tuta agordaro ŝangeblas per muso kaj tial la agordaj dosieroj estas kaŝita por kutimaj uzantoj. "Ĝi estis kreita por esti produktiva, ĝi lanĉas aplikaĵojn rapide kaj konservas risurcojn de la sistemo." (Olivier Fourdan, ĉefverkinto)
La nomo "Xfce" (XForms Common Environment) alvenas de la unuan uzon de XForms. La kodo estis tute skribita de nove sen XForms, la nomo ne ŝanĝis sed ekde tiu momento ĝi skribiĝas "Xfce", sen majusklo por la litero 'F'.
Xfce estas bazita sur la GTK+ 2.x ilaro (kiel GNOME). Ĝi uzas la Xfwm fenestrilo. Xfce similas la komercan fenestrilon CDE, sed malsimiliĝas pli kaj pli laŭ ĉiuj novaj versioj.
Enhavo |
[redaktu] Esperantigo
Esperantigo antaŭeniras. La 17-an de oktobro 2006, XFCE estis duontradukita esperanten. Nun, komenco de la jaro 2007, ĝi estas tradukita po 90%. Ĝi nuntempe estas tradukata de Jarbas Araujo Jr., Antono Vasiljev kaj Sylvain Vedrenne. Vidu ligilojn plej sube.
[redaktu] Xfce distribuaroj
Xfce ne estas tiom kutima en Linuksaj distribuoj kiel KDE kaj GNOME. Malmultaj distribuoj enhavas na Xfce kiel la defaŭltan grafikan uzulinterfacon, tamen multaj entenas ĝin kiel elekteblan komponanton.
Jen kelkaj distribuoj kiu entenas na Xfce kiel ĉefan grafikan uzulinterfacon:
- Xfld (Xfce live demo)
- Archie
- Belenix
- College Linŭ
- Dreamlinŭ
- Fedora Core before release 4 (Stentz); now part of Fedora Extras
- FreeSBIE (FreeBSD LiveCd)
- Gentoo
- Kate OS
- Morphix (LightGUI version)
- Slackware
- Slax (Popcorn Edition)
- Vector Linŭ
- Knoppix
- Xubuntu (defaŭlta uzulinterfaco)
- Zenwalk
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Xubuntu - Ubuntu kun Xfce kiel grafika uzulinterfaco