Frederiko la 2-a (Prusio)
El Vikipedio
Frederiko la 2-a, aŭ Frederiko la Granda (germane Friedrich der zweite aŭ Friedrich der Große, aŭ ankaŭ Der Alte Fritz, la maljuna Fritz) naskiĝis la 24-an de januaro 1712 en Berlino kaj mortis en Potsdamo la 17-an de aŭgusto 1786. Li reĝis de 1740 ĝis 1786 kaj estis ankaŭ Frederiko la 4-a, 14-a princo-elektisto de Brandenburgio, kaj Frederiko la 2-a, unue reĝo en Prusio kaj, post 1772, reĝo de Prusio. Li faris el sia regno unu el la plej potencaj en la Eŭropo de lia tempo. La restado de Voltero ĉe li kaj ilia longa posta korespondado famigis lin kiel modelon de luminstruita princo.
Lia patro, Frederiko Vilhelmo la 1-a, reĝo en Prusio, kromnomata la serĝento-reĝo, volis doni al li militistan edukadon kaj tute ne ŝatis lian guston por la filozofio, la lingvoj (la latinan li lernis sekrete) kaj la franca literaturo, same kiel por la muziko (li ludis je fluto). Ne evitebla estis la ŝoko. La reĝo nomis sian filon virineculo kaj lin pli kaj pli akre admonadis, lin frapante aŭ humiligante ĉiamaniere, devigante lin, ekzemple, kisi liajn botojn antaŭ liaj oficiroj. En 1730, li sensukcese provis fuĝi al Anglio kaj, por puni lin, la reĝo ordonis la ekzekuton, antaŭ liaj terurigitaj okuloj, de lia intima amiko, Katte. Jam en 1736 Frederiko komencis longan korespondadon kun Voltero, kiu kontrolis kaj publikigis en 1740 Kontraŭ Makiavelo, en kiu libro la princo prezentas siajn ideojn koncerne kontraktan monarkion, zorgantan pri la bonesteco de la civitanoj.
Antaŭulo Frederiko Vilhelmo la 1-a |
Reĝo de Prusio Princo-elektisto de Brandenburgio 1740-1796 |
Posteulo Frederiko Vilhelmo la 2-a |
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://ub-dok.uni-trier.de/friedrich
- http://www.derweg.org/personen/politik/friedrichdgr.html
- http://1000-zitate.de/autor/Friedrich+II.+der+Gro%DFe
- http://williamapercy.com/pub-Outing.htm
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |