El Vikipedio
La 10-a arondismento (franclingve Xe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la dekstra bordo de la Sejno. Ĝi havas proksimume 90000 loĝantojn kaj kovras 2.89 km².
En tiu arondismento situas du el la ses ĉefaj staciodomoj de la franca ĉefurbo, tio estas Gare du Nord kaj Gare de l'Est. Konstruitaj dum la 19-a jarcento, tiuj staciodomoj viciĝas inter la plej aktivaj en la tuta Eŭropo.
La 10-a arondismento ankaŭ entenas la plej grandan parton de la kanalo Saint-Martin, kiu kunigas la riveregon Sejnon kun la areo nordoriente de Parizo.
- Kanalo Saint-Martin
- Gare de l'Est
- Gare du Nord
- Passage Brady
- Passage du Prado
- Porte Saint-Denis
- Porte Saint-Martin
- Preĝejo Saint-Vincent-de-Paul (Parizo)
- Preĝejo Saint-Laurent (Parizo)
[redaktu] Ĉefaj stratoj aŭ placoj
- Placo de la Respubliko (Parizo)
- Boulevard de Magenta
- Boulevard de la Chapelle
- Rue du Faubourg-Poissonnière
- Place du Colonel-Fabien
- Boulevard de Strasbourg
- Rue du Faubourg-du-Temple
- Rue Claude-Vellefaŭ
- Rue des Petites Ecuries
[redaktu] Eksteraj ligoj