El Vikipedio
La 19-a arondismento (franclingve XIXe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la dekstra bordo de la Sejno, havas proksimume 170000 loĝantojn kaj kovras 6,79 km².
La arondismento estas trafluita de du kanaloj, tio estas la kanalo Saint-Denis kaj la kanalo Ourcq, kiu kuniĝas je la parko de la Villette.
En la 19-a arondismento situas la vasta publika parko Buttes-Chaumont, lokita sur monteto. La arondismento cetere gastigas la Cité des Sciences et de l'Industrie, ekspozician centron rilate al sciencoj kaj industrio, kaj la Cité de la Musique, kiu entenas unu el la plej bonaj muzikaj lernejoj en Eŭropo.
Jaro |
Loĝantaro |
Denseco
(loĝ. po km²) |
1872 |
93 174 |
13 730 |
1954 |
155 058 |
22 845 |
1962 |
159 568 |
23 514 |
1968 |
148 862 |
21 937 |
1975 |
144 357 |
21 273 |
1982 |
162 649 |
23 968 |
1990 |
165 062 |
24 324 |
1999 (kulmino) |
172 730 |
25 454 |
- Buttes-Chaumont
- Parc de la Villette
[redaktu] Eksteraj ligoj