El Vikipedio
La 2-a arondismento (franclingve IIe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la maldekstra bordo de la Sejno, kaj estas cetere la plej malgranda arondismento de la franca ĉefurbo. Ĝi havas proksimume 20000 loĝantojn kaj kovras 0.99 km².
Kune kun la 8-a kaj la 9-a arondismentoj, la kvartalo parte gastigas la plej gravan ekonomian centron de Parizo (krom La Défense), lokitan ĉirkaŭ la operejo Garnier. La 2-a arondismento estas ekonomie la plej densa arondismento, kun averaĝe 62695 postenoj po km².
La 2-a arondismento entenas la borson de Parizo, multajn estrarejojn de bankoj sed ankaŭ la tre aktiva pariza centro pri la farado de teksaĵoj, Sentier. La spektaklejo Opéra-Comique ankaŭ situas en tiu kvartalo.
Urbdomo de la arondismento
- Borso de Parizo en la palaco Brongniart
- Opéra-Comique
- Passage des Panoramas
[redaktu] Ĉefaj stratoj aŭ placoj
- Place de la Bourse
- Avenuo de la Operejo
- Rue du Quatre-Septembre
- Rue Réaumur
- Rue Montmartre
- Rue du Faubourg-Montmartre
- Rue Notre-Dame des Victoires
- Rue Saint-Denis
- Rue Saint-Sauveur
- Rue du Louvre
- Rue de Turbigo
- Rue Étienne-Marcel
- Rue des Petits-Champs
- Boulevard des Capucines
- Boulevard des Italiens
- Boulevard Montmartre
- Boulevard Poissonnière
- Boulevard de Bonne-Nouvelle
- Boulevard Saint-Denis
- Boulevard Sébastopol
- Rue des Capucines
- Rue de Cléry
[redaktu] Eksteraj ligoj