1-a arondismento de Parizo
El Vikipedio
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
La 1-a arondismento (franclingve Ier arondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi estas la plej centra, unu el la plej malgrandaj kaj cetere la malplej loĝata arondismento de la franca ĉefurbo.
Pliparto el la kvartalo estas dediĉata al ekonomiaj aferoj aŭ al administrado. La arondismento precipe ĉefe situas sur la dekstra bordo de la Sejno, sed kovras ankaŭ la okcidentan pinton de la insulo Cité. La 1-a arondismento estas do la plej malnova kvartalo de Parizo : la insulo Cité estis loĝita ekde la Romia imperio, kaj la kvartalo Les Halles datiĝas de la komenco de Mezepoko.
La Luvro kaj la ĝardeno Tuileries kovras grandan parton de la arondismento.
Enhavo |
[redaktu] Kvartaloj
Ĉiu arondismento de Parizo subdividiĝas laŭ kvar administraj kvartaloj (quartiers). Jen listo de la kvar kvartaloj de la 1-a arondismento :
Kvartalo | Loĝantaro | Areo (km²) |
Denseco (loĝ/km²) |
---|---|---|---|
Saint-Germain-l'Auxerrois | 1 670 | 0.871 | 1 917 |
Les Halles | 8 980 | 0.412 | 21 796 |
Palais-Royal | 3 190 | 0.279 | 11 434 |
Place Vendôme | 3 040 | 0.270 | 11 259 |
[redaktu] Vidindaĵoj
- Les Halles
- Banque de France
- Crédit Foncier de France
- Luvro
- Tuileries
- Galerie nationale du Jeu de Paume
- Arc de Triomphe du Carrousel
- Reĝa Palaco
- Comédie-Française
- Hotelo Rambouillet
- La Samaritaine
- Hotelo Ritz
[redaktu] Parkoj aŭ ĝardenoj
- Jardin du Carrousel
- Jardin des Halles
- Jardin de l'Infante
- Jardin de l'Oratoire
- Jardin du Palais royal
- Ĝardeno Tuileries
- Square du Vert Galant