15-a arondismento de Parizo
El Vikipedio
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
La 15-a arondismento (franclingve XVe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la maldekstra bordo de la Sejno, havas proksimume 230000 loĝantojn kaj kovras 8.48 km². Ĝi do estas la plej multhoma arondismento de la franca ĉefurbo.
La 15-a arondismento, samkiel la 14-a arondismento, entenas parton de la kvartalo Montparnasse. La turo Montparnasse kaj la apuda gare Montparnasse situas je la limo inter la du arondismentoj.
Tie cetere troviĝas la granda centro por variaj ekspozicioj apud la Porte de Versailles, aŭ la areo Front de Seine kun altaj turoj, proksime al la Eiffel-Turo.
Enhavo |
[redaktu] Demografio
Jaro | Loĝantaro | Denseco (loĝ. po km²) |
---|---|---|
1872 | 75 449 | 8 874 |
1954 | 250 124 | 29 419 |
1962 (kulmino) | 250 551 | 29 470 |
1968 | 244 080 | 28 709 |
1975 | 231 301 | 27 205 |
1982 | 225 596 | 26 534 |
1990 | 223 940 | 26 340 |
1999 | 225 362 | 26 507 |
[redaktu] Vidindaĵoj
Oni kelkfoje rigardas la 15-an arondismenton kiel la plej senkaraktera parto de Parizo. Sed jen kelkaj vidindaĵoj :
- Montparnasse
- La Ruche
- Porte de Versailles / Palais des sports
- Front de Seine