Feko
El Vikipedio
Feko estas ekskremento de nedigesteblaj nutraĵoj, kiujn homoj aŭ bestoj eligas tra la anuso eksteren el la korpo. Por fekontaj homoj estas destinita ĉambro nomata necesejo. Bestaj ekskrementoj, precipe de bovinoj, estas ofte uzataj kiel sterko aŭ grasumo.
Fekaĵo povas esti densa aŭ maldensa. Se fekaĵo estas densa kaj malfacile fekebla, ni parolas pri konstipo, se ĝi estas maldensa, ni parolas pri lakso aŭ diareo.