Haŝioj
El Vikipedio
Ĉine | |
---|---|
Ĉina skribo | 筷子 |
Pinjino | kuàizi |
Japane | |
Kanji | 箸 |
Transskribado Hepburn | hashi |
Koree | |
Hangeul | 젓가락 |
Revizita romanigo | jeotgarak |
McCune-Reischauer | chŏtkarak |
Taje | |
Taja skribo | ตะเกียบ |
Internacia Fonetika Alfabeto | takìap |
Vjetname | |
Vjetnama skribo | đũa |
Haŝioj, aŭ manĝobastonetoj, estas paro de samlongaj "bastonetoj", kiujn oni uzas en orienta Azio (Ĉinio, Japanio, Koreio, Vjetnamio) kaj en partoj de Tajlando kiel manĝilaron. En tiuj landoj oni servas manĝaĵojn tiel, ke ne necesas uzo de tranĉilo kaj forko. Per haŝioj oni ne pikas la manĝaĝojn sed pinĉas ilin. Oni povas ankaŭ "ŝoveli" manĝaĝojn kiel per forko.
Haŝioj povas esti la nura manĝilaro, aŭ oni povas aldoni kulerojn, kiel en Koreio.
Enhavo |
[redaktu] Historio
Tombotrovaĵoj montras, ke tiu formo de manĝilaro ekzistis en Ĉinio jam ĉirkaŭ 1500 antaŭ Kristo. Dum la 7-a jarcento bonzoj kaj misiistoj kunportis haŝiojn el Ĉinio al Koreio kaj Japanio.
[redaktu] Grandeco kaj materialo
Haŝioj estis faritaj antaŭe el bambuo, princoj kaj riĉaj komercistoj uzis ofte ankaŭ arte distranĉitajn bastonetojn el jado aŭ eburo. Hodiaŭaj haŝioj estas plejofte el ligno aŭ plasto.
Ĉinaj haŝioj estas faritaj el ligno kaj relative longaj, ĉirkaŭ 25 cm. Por ĉina kuirado oni uzas varmegajn grasojn kaj sekve sufiĉa distanco al la manĝo estas sekureca afero. En Japanio la haŝioj estas ankaŭ el ligno, sed multe pli mallongaj. Ĉar rizo estis tradicie sufiĉe altekosta en Japanio, oni ofte aldonis grajnon. Tiel la rizo estis malpli algluiĝanta kaj do estis malpli facile manĝi ĝin per bastonetoj. Japanoj manĝante tenas la bovlon ĉe la buŝo kaj longaj bastonetoj malhelpus la manĝadon. En Koreio haŝioj estas kutime el metalo kaj de meza longeco. Supon kaj rizon oni manĝas tie per kulero.
[redaktu] Uzo
Kiam oni ĝuste uzas haŝiojn, manĝado per ili estas surprize facila.
- Oni metu unu bastoneton en la interkruciĝon inter la polekso kaj la mano kaj metu ĝin sur la supron de la ringofingro. Oni ne plu movu tiun bastoneton, ĝi estu senmova.
- La duan bastoneton oni tenu kiel skribilon per la suproj de la polekso, montrofingro kaj longa fingro. Oni certiĝu ke la bastonpintoj estu samnivelaj.
- Oni nun movu la duan bastoneton al senmova bastoneto kaj reen. Tiel oni povas ankaŭ facile pinĉi grandajn aĵojn.
- Post iom da trejnado la bastonetoj funkcios kiel pinĉilo.
Konsilo: komence povas esti pli facile teni la bastonetojn meze. Post iom da sperto oni pli kaj pli fine tenos ilin kaj tiel la bastonetoj havos pli grandan amplekson.
[redaktu] Tabloetiko
Nepre oni ne metu haŝiojn vertikale en rizbovlon. Tion oni nur faras dum funebra ceremonio por memori la mortintojn.
Oni ne rajtas transdoni manĝaĵojn de bastoneto al bastoneto. Kiam oni prenas iun el komune uzata bovlo, oni turnas la haŝiojn kaj uzas la finaĵojn kiujn oni ne tuŝis per la buŝo.
En Japanio kaj Ĉinio estas malĝentile meti la haŝiojn sur la bovlon aŭ la teleron (oni metas ilin rekte sur la pleton) aŭ montri per bastonetoj al personoj.
Oni ne ludu per haŝioj ĉetable.
Faligo de bastoneto estas malbona antaŭsigno en Ĉinio.
[redaktu] Pri la vorto haŝio
Haŝio estas unu el malmultaj vortoj kun Japana etimo en Esperanto. Multaj homoj ne konas la vorton, ĉar lernolibroj de Esperanto ofte fokusas je Eŭropa vivmaniero, kaj do nur mencias nomojn por Eŭropaj manĝiloj. Manĝobastoneto estas klariga vorto por tiuj kiuj ne konas la vorton haŝio. Same, al tiu kiu ne konas la vorton kulero, oni povus klarigi per manĝoŝovelilo.
[redaktu] Eksteraj ligiloj