Industria revolucio
El Vikipedio
Industria revolucio nomiĝas la transformiĝo de produktado kaj socio, kiu okazis en la fino de la 18-a jarcento kaj dum la 19-a jarcento en Eŭropo kaj Usono.
En la ekonomio oni pasis de produktado metia, manlabora, loke disigita, al produktado pli kaj pli maŝinizita, amasa, normigita, koncentrita, kies energia bazo estis la vapormaŝino. La transiro de laboro hejma al laboro pli kaj pli specialigata ŝanĝis la vivstilojn.
La nocion industria revolucio enuzigis Friedrich Engels kaj Louis Auguste Blanqui post la jarcentomezo.
ENGELS asertis, ke la transiro de akvo-, vent-, kaj muskol-energio al vapor-energio sekvigas radikalajn teknologiajn kaj sociajn ŝanĝiĝojn.
En historia retrospekto oni ofte komparas la industrian revolucion kun la neolitika revolucio, kiun karakterizis same drastaj ŝanĝiĝoj. Oni kutime parolas ankaŭ pri Dua industria revolucio en la fino de 19-a jarcento per la uzo de eletrika energio kaj internaj motoroj, kaj eĉ jam parolas de Tria industria revolucio per la uzado de komputiloj.
Sed la priparolata nocio elvokas ne nur asociigojn de grandega progreso de produktivo kaj scienco, sed ankaŭ pensigas pri amasaj malriĉo kaj senlaboreco.
La industria revolucio komencis en Anglio en la jardekoj 1770-1780, per la uzado de vapormaŝinoj, kiuj uzis ŝtonkarbon. Ĝi disiĝis tra l' Okcidenta Eŭropo ekde 1820.
La disvolvigo de la manufakturoj dum la fino de 18-a jarcento, jam preparis Francio al industrialiigo per la disvolvo de kapitalisma sistemo. Francio eniris la industrian revolucion nur ĉirkaŭ 1820-1830 kun la oftigo de la fabrikoj de teksaĵoj kaj la konstruo de unuaj fervojoj dum la registaro de Ludoviko la 18-a.
Poste, ĉirkaŭ 1870, la industria revolucio alvenis al Germanio kaj Usono, kiuj konkurencis kun Francio kaj Brito. Ekde 1890, montriĝis indikoj de industriigo en Rusio kaj Japanio.
La ŝlosila evento kiu preparis la industrian evolucion estis la evoluigo de praktike uzebla vapormaŝino (fare de James Watt) kaj ties posta plibonigo.
Tiu ĉi invento ebligis transformi potencialan vaporenergion je mekanika forto. Sekve oni nun povis konstrui fabrikojn malproksime de akvofluoj. La vapormaŝino ankaŭ liberigis la produktadon el la dependeco de provetera sezona variado de la disponebla energio.
Dum manan laboron anstataŭis maŝina, el manufakturoj evoluis fabrikoj. Tiel ekestis nova maniero de produktado, unue en la prilaborado de kotono poste en pliaj branĉoj.
Enhavo |
[redaktu] Kaŭzoj
La kaŭzoj de industria revolucio estas malsimplaj kaj temo de debatoj. Kelkaj historiistoj vidas la industrian revolucion kiel sekvon de sociaj kaj instituciaj sanĝiĝoj, kiuj okazis je la fino de feŭdismo en Britio kaj post la Angla enlanda milito aŭ Gloria Revolucio en la 17-a jarcento. La privatigo de antaŭe komune uzata grundo (Inclosure movement) kaj la Brita agrikultura revolucio igis la produktadon de nutraĵoj pli efika kaj malpli dependanta de intensiva laboro. La troa loĝantaro, kiu ne plu havis laboron en kamparo, devis trovi dungon en la novaj urbaj fabrikoj. La koloniismo de la 17-a jarcento kaj la disvolviĝo de internacia komerco, la kreado de financa merkato kaj la akumulado de kapitalo ankaŭ estas citindaj kiel faktoroj favoraj al industria revolucio.
[redaktu] Efikoj
La aplikado de vaporo en industriaj procesoj pligrandigis la oferton de produktoj. La industria presado permesis kreskon de la eldonkvantoj de ĵurnaloj kaj libroj, kio reduktis ties prezojn kaj favoris la diskonigadon de ideoj. La progresantaj ŝanĝiĝoj pliakrigis la kontraston inter la riĉeco de la fabrikposedantoj kaj la mizeraj labor- kaj vivkondiĉoj de la laborantoj. Tio provokis plendojn kaj postulojn flanke de evoluanta laborista klaso. Movadoj kiel ĉartismo organizis la popolon celante al pli granda popola partopreno en la politiko.
La industria revolucio kaŭzis mirindaĵojn. Laŭ Karl Marx oni konstruis pli da gotikaj katedraloj dum la 19-a jarcento ol en tuta mezepoko. Konstruo de fervojoj kaj vaporŝipoj permesis rapidajn vojaĝojn kaj la telegrafo permesis rapidan komunikadon tra la tuta mondo. Ankaŭ la tro rapida kresko de urboj mizerigis la situacion de la popolo kaj favoris malsanojn, krimojn kaj prostituon. Tio okazigis amasa elmigrado de senlaboraj homoj al Ameriko, Oceanio kaj Sudafriko.
La sanĝiĝoj de la vivkondiĉoj kaj politika agado de laboristoj, kreis ankaŭ naciismon.
[redaktu] Disvolviĝo de kapitalismo
La entreprenoj serĉis investantojn, akciaj societoj disvolviĝis kaj partoprenis en borsoj, evoluis monopolkapitalismo.
Tiu ekonomia sistemo baziĝis sur la privata proprieto de la produktiloj (fabrikoj, maŝinoj) kaj la posedo de la kapitalo estas fonto de gajnoj.
Okazis akumulo:
- horizonte : oni specialiĝis je unu ĉefa agado (ĉiuj entreprenoj kiuj fabrikas la saman produkton grupiĝis);
- vertikale : oni grupigis la entreprenojn laŭlonge de ĉeno de produktado (koncentrigo en unu grupo de entreprenoj, kiuj plenumis ĉion ekde la havigo de krudaj materialoj trans diversaj fazoj de prilaboro kaj transporto ĝis la disvendo de la finfaritaj produktoj.
Okazis ankaŭ scienca organizo de la laboro, komence per la metodoj kiuj post, en Dua industria revolucio, originis la taylorismon. Tio celis plibonigon de produktiveco de la laboristaro per novaj labormetodoj, kiuj diserigis la fabrikan laboron je unuopaj taskoj. Surbaze de tiuj specialigitaj taskoj oni kreis la laboron en ĉeno, plibonigis la superrigardon ktp.
La taylorismo estis plibonigita de fordismo en la fino de Dua industria revolucio.
La komerco ankaŭ disvolvigis per kreado de novaj transportiloj kaj novaj vendometodoj.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.fordham.edu/halsall/mod/modsbook14.html
- http://www.bbc.co.uk/history/society_culture/industrialisation
- http://www.makingthemodernworld.org.uk
- http://www.meervrijheid.nl/rh-industrie.htm