Meĥanismo de Antikithera
El Vikipedio
La meĥanismo de Antikithera (μηχανισμός των Αντικυθήρων), ankaŭ nomata astrolabo de Antikithera, estas ĉ. 2100-jara bronza (jam ŝtoniĝinta) horloĝsimila meĥanismo kaj estis turnebla per ekstera prenilo. Elias Stadiatos, greka kaptisto de spongoj, malkovris ĝin en la 17-a de majo 1902 ĉe Antikithera, ĉ 40 m sub la maro, nun ĝi troviĝas en la greka Nacia Muzeo de Ateno (Εθνικό Μουσείο Αθηνών). Oni supozas, ke ĝi estis produktita en la insulo Rodos.
Oni povis movi la movilojn pri la sunosituo kaj lunosituo. Ĝi havas ĉ. 30 dentoradojn, kies proporcio unu al la alia helpis la sciencistoj por kompreni la meĥanismon. Evidentiĝis ke unu propocio estas 254:19, kio estas la rilata nombro de ĉieliro de Suno kaj Luno (13,368). Ĝi helpis la ŝipadon de la antikvaj grekoj. Tiun tezon publikigis Derek de Solla Price en 1959, en artikolo de "Scientific American". La rentgena analizo okazis nur en 1971 kaj denove en 1993. En 2006 oni volas pluanalizi supozitajn surskribojn.