Mozila Fajrovulpo
El Vikipedio
Mozila Fajrfokso | |
---|---|
Ĉefpaĝo de la germana Vikipedio montrita per Mozila Fajrfokso
|
|
Programisto: | Mozilla Foundation / Mozilla Corporation |
Stabila Versio: | |
Nestabila Versio: | |
Operaciumo: | Multesistema |
Tipo: | TTT-legilo |
Kopirajto: | MPL, MPL/GPL/LGPL tri-license |
TTT-ejo: | www.mozilla.com/firefox |
Mozila Fajrfokso (fojfoje Fajrofokso aŭ Fajrovulpo, angle: Mozilla Firefox) estas malfermit-koda TTT-legilo.
Ĝi baziĝas sur la "Mozila programaro" (kiu konsistas ne nur el TTT-legilo, sed plena interreta programaro), kiu siavice devenas de la TTT-legilo Netscape/Netscape Communicator, kiu eliris de la TTT-legilo Mosaic.
Fajrfokso origine nomiĝis phoenix (fenikso); la nomo estis ŝanĝita pro konflikto kun alia produkto. Ankaŭ la nova nomo, Mozilla Firebird (fajra birdo), devis esti ŝanĝita. Tial ĝi nun havas la nomon Mozilla Firefox. Tio estas angla nomo por la besto nomata en diversaj lingvoj "ruĝa pando" aŭ "malgranda pando". Tamen, laŭvorta traduko de tiu vorto de la angla estas "fajra vulpo". Tial ankaŭ la emblemo de Fajrfokso montras terglobon kun giganta vulpo, ĉar onidire la pando ne tro bele aspektus tie. Pro la sama kialo oni ankaŭ hezitas pri vera esperantigo de la nomo kaj restas ĉe "duonesperanta" Fajrfokso.
[redaktu] Fajrfokso kaj esperanto
Ĝis nun, ne ekzistas esperanta traduko de ĉi tiu programo.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.