Prapeko
El Vikipedio
La prapeko estas kristanisma ideo, laŭ kiu Adamo kaj Eva rompis kontrakton kun Dio (vd. Genezo) kaj per tio ne nur mem kulpis, sed igis kulpa ankaŭ sian idaron. Por la koncepto uzatas ankaŭ la esprimo origina peko.
La ideo de prapeko estas provo kongruigi du bazajn ideojn de kristanismo:
- Dio estas bona
- Homoj suferas
Katolikismo, ortodoksismo kaj protestantismo malsame interpretas la ideon de prapeko.