Prunuso
El Vikipedio
Biologio > Plantoj > Angiospermoj > Magnoliopsidoj > Rozaloj > Rozacoj > Prunuso
Prunuso | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ĉerizarbo (Prunus avium) | |||||||||||||||||||||
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
Prunusoj (Prunus) estas genro de fruktodonantaj arboj kaj plantoj. Ĝi enhavas la persikon, la prunon, la migdalon, la ĉerizon, kaj aliajn. Entute la genro ampleksas plurajn centojn da speciojn. Prunusoj estas parto de la sama biologia familio kiel rozoj -- la familio "Rozacoj".
La frukto, kiun la prunuso donas, nomiĝas "drupo" kaj estas karna frukto kun malmola, iom granda kerno aŭ "ŝtono" ene. La floroj de prunuso emas esti blankaj aŭ rozkoloraj, kaj havas kvin petalojn kaj kvin sepalojn.
Multaj prunusaj specioj estas tre valorindaj ambaŭ pro sia suka frukto kaj pro sia abundo de floroj, kiujn multaj homoj uzas por ornami sian ĝardenon aŭ domon.
[redaktu] Ekzemplaj Prunusaj Specioj
[redaktu] Orienta Duonsfero
- Prunus armeniaca - Abrikotarbo (Abrikoto). Centra Azio kaj Ĉinio.
- Prunus avium - Ĉerizarbo, al kiu apertenas plej da manĝeblaj ĉerizoj. Eŭropo kaj okcidenta Azio.
- Prunus cerasifera - Mirobalano. Sudorienta Eŭropo kaj sudokcidenta Azio.
- Prunus cerasus - Grioto. Eŭropo kaj sudokcidenta Azio.
- Prunus communis - Migdalo. Sudorienta Eŭropo kaj sudokcidenta Azio.
- Prunus domestica - Prunarbo (Pruno). Okcidenta Azio.
- Prunus dulcis - Migdalo. Sudorienta Eŭropo kaj sudokcidenta Azio.
- Prunus institia - Prunarbo (Pruno).
- Prunus institia syriaca - Mirabelarbo. Mezoriento.
- Prunus mume - Umeo. Ĉinio kaj Japanio.
- Prunus padus - Paduso aŭ Grapolĉerizarbo. Nordaj Eŭropo kaj Azio.
- Prunus persica - Persikarbo (Persiko). Origino ne konata -- eble okcidenta Azio.
- Prunus persica nectarina - Nektarinarbo (Nektarino).
- Prunus spinosa - Prunelarbo. Eŭropo, norda Afriko, okcidenta Azio.
- Prunus subhirtella - Sakuro. Orienta Azio.
- Prunus yedoensis - Sakuro. Japanio.
[redaktu] Nordameriko
- Prunus americana - Usona Pruno. Orienta Usono kaj sudorienta Kanado.
- Prunus caroliniana - Karolina Ĉerizarbo. Sudorienta Usono.
- Prunus mexicana - Meksika Pruno. Meksiko kaj okcidenta Usono.
- Prunus nigra - Nigra Pruno. Sudorienta Kanado.