Salvadoro
El Vikipedio
Geografio > Ameriko > Nordameriko > Mezameriko > Salvadoro
- Por aliaj uzoj de Salvadoro aŭ Salvador, vidu: Salvador
Salvadoro - El Salvador
Lando en Centra Ameriko.
Enhavo |
[redaktu] Ĝeneralaj informoj
- Landkodo: SV.
- E-nomo: Salvadora Respubliko.
- Nacia nomo: República de El Salvador.
- Areo: 21.041 km²
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Elías Antonio Saca.
- Ĉefurbo: San-Salvadoro (884 mil).
- Loĝantaro: 6,2 milionoj, inter kiuj blankuloj (descendantoj de eŭropanoj) 96,4%, indianoj 0,3%.
- Ŝtatlingvo: hispana lingvo.
- Kredantoj: plejparte katolikoj; ankaŭ protestantoj.
- Eksporto: kafo, sukerbeto, floroj, maizo, kotono.
- Pokapa MEP: 1.610 $.
- Organizoj: UNO (1945), OAŜ.
[redaktu] Historio
Salvadoro kun ceteraj centramerikaj landoj atingis la sendependecon de Hispanio la 15-an de septembro de 1821, por formi la Centramerikan Federacion. Tiu ĉi dissolviĝis en 1839.
En 1932 la tiama prezidento generalo Maximiliano Hernández Martínez, alveninta al la povo per puĉo en 1930 subpremis ribelon de kamparanoj, kaj ekis serion de militistaj diktaturoj kiuj daŭris ĝis la 90-aj jaroj.
En 1969 okazis milito kun Honduro, konata kiel la Milito de la Futbalo.
Dum 12 jaroj (1980-1992) intensiĝis la civila milito inter gerilo kaj la militista povo, kiu uzis taktikojn de malpura milito, kun granda kvanto de mortigoj kaj atencoj kontraŭ homaj rajtoj.
Je la 16-a de januaro de 1992 oni subskribis la Pacakordojn, kiuj certigis politikajn reformojn, sed ne socialajn. De tiam, okazas regulaj voĉdonoj, kvankam la grado de perforto estas ankoraŭ relative grava.
[redaktu] Geografio
Salvadoro estas la plej malgranda lando de Centrameriko, kaj la nura sen aliro al la Kariba Maro. Ĝi estas plejparte montara, kun bordo ĉe la Pacifiko.
Ĝi estas konata pro la granda nombro de vulkanoj kaj tertremoj.
[redaktu] Administra organizado
La lando estas dividita en 14 departementoj:
Okcidenta Zono
- Ahuachapán
- Santa Ana
- Sonsonate
Orienta Zono
- Usulután
- San Miguel
- Morazán
- La Unión
Centra Zono
- La Libertad
- Chalatenango
- Cuscatlán
- San-Salvador
- La Paz
- Cabañas
- San Vicente
[redaktu] Esperanto-movado
Vidu: Salvadoro:Esperanto-movado
[redaktu] Eksteraj ligoj
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon: