Sekalo
El Vikipedio
Sekalo (1) (Secale) estas genro en la familio de poacoj (Poaceae). Ekzistas nur ĉirkaŭ 6 specioj, kiuj kreskas en Mediteraneo kaj Afriko.
Sekalo en la ĉiutaga parolo (2) (Secale cereale, kiel specio sekalo (1)) estas la plej disvatiĝinta grenspecio. Ĝi ne estas klasika genro de la antikva epoko. Oni supozas ties originon en Anatolio (malgranda azio) antaŭ 2000–3000 jaroj kiel trudherbo de tritikkampoj. Unuafoje menciis ĝin Plinius.
http://de.wikipedia.org/upload/thumb/4/4a/180px-Roggenaehre.jpg
Ĝi estas unujara (travintruma) graminaco kun dufloraj spiketoj, ĉirkaŭitaj de du akre pintaj glumoj. Laŭ la regulo THAS klarigita en artikolo Cerealo sekalo dum herba stadio rekoneblas per havi nek Ligulon, nek oreletojn flanke de la foliobazo. Ĝi estas fremde polenita. Se dum polenado la vetero estas malkonvena, fekundiĝo okazas nekompleta. Sekalo bone toleras monokulturon, malkonvenajn agrojn, ĉefe tiujn kun alta PH, kaj malvarmetan klimaton.
Sekalo pli bone alkutimiĝis al malvarmeta kaj seka Klimato ol tritiko. La moderna krucigo de tritiko kaj sekalo, la tritikalo unuigas la bonajn ecojn de ambaŭ specioj.
Sekalo estas kultivita precipe en Mez- kaj Orienta Eŭropo kiel panogreno. La bak-proprecoj de sekalo subas tiujn de tritiko pro la malgranda gluten-enteno. Ĝi estas ofte uzata por produkto de miks-pano, aŭ de brunaj panoj ege ŝatataj en Germanio. Ankaŭ bazo por elfaro de mielkuko.
Pro la kompareble alta lisin-enhavo, sekalo iĝas grava ero de la ekvilibra nutrado.
http://de.wikipedia.org/upload/thumb/9/99/180px-Roggenkoerner.jpg
Sekalo uzatas en la alkoholproduktado. Ekzemple la bonaj vodko-tipoj produktiĝas el sekalo. Uzatas ankaŭ kiel furaĝo.
[redaktu] Komponantoj
akvo 10,95 % proteino 14,76 % graso 2,5 % karbonhidrato 69,76 % balastmaterialo 14,6 % mineralmaterialo 2 %
Indikoj je 100 g
- brulvaloro 1400 kJ
- Mineralmaterialoj
kalcio 33 mg fero 2,67 mg magnezio 121 mg fosforo 374 mg kalio 264 mg natrio 6 mg zinko 3,73 mg kupro 0,450 mg mangano 2,680 mg seleno 0,035 mg
tiamino 0,316 mg riboflavino 0,251 mg niacino 4,270 mg pantotenacido 1,456 mg Vitamino B6 0,294 mg Folacido 0,060 mg Vitamino E 1,870 mg Alfa-Tokoferolo 1,28 mg
Triptofano 0,154 g Treonino 0,532 g Izoleucino 0,549 g Leucino 0,980 g Lisino 0,605 g Metionino 0,248 g Cistino 0,329 g Fenilalanino 0,674 g Tirosino 0,339 g Valino 0,747 g Arginino 0,813 g Histidino 0,367 g Alanino 0,711 g Aspartino 1,177 g Glutamino 3,661 g Glicino 0,701 g Prolino 1,491 g Serino 0,681 g
[redaktu] ligoj
Esploro "Eterna sekal-kultivado"(125-jara monokultura kultivado/en la germana