Skizofrenio
El Vikipedio
Skizofrenio estas psiĥa malsano (ia misfunkcio de la intelekto). Ĝi ne signifas multobliĝon de la memo, sed la malkonstruon de la harmonio inter la pensoj, sentoj kaj agoj.
Enhavo |
[redaktu] Disvolvo de la malsano
La disfalo de la personeco okazas rapide aŭ malrapide kaj aperas diversforme ĝenerale ĉe la pubereco aŭ pli poste (ĉe virinoj post la nasko kaj ĉe eko de la menopaŭzo). Oni ĝenerale asertas, ke la frua apero kaj malbona pli frua konduto antaŭ la skizofrenio signifas pli malbonan prognozon por la estonto.
[redaktu] Simptomoj de la malsano
Ĝi ne estas humora malsano, ĉe kiu temas pri perturbo de la humoro, psiĥa stato. Ĉe skizofrenio leziĝas la procezo kaj enhavo de la pensado. Oftas la malligiĝo de la asocioj, uzo de en asocio sensencaj vortoj (kiuj mem havas sencon). La malsanuloj – kies pensoj ŝajnas kuri mildirekte – ne kapablas koncentriĝi, malatenti la superfluajn ekscitaĵojn. Ili havas ofte mispensojn – ekz. ke aliaj regas ilin, iliajn pensojn, aŭ konspiras kontraŭ ili, venenas ilin (ili estas ĉi-okaze paranojaj).
Plua simptomo estas la halucinado, perceptaj perturboj - sonoj, koloroj ŝajnas esti pli fortaj ol vere.
Ĉe iuj oftas la bizaraj senkonsciaj grimacoj, strangaj vangomienoj aŭ nekutimaj korposituoj.
[redaktu] Heredebleco de la malsano
Ĝi estas heredebla malsano: se unu patro malsanas, la infano malsaniĝas je skizofrenio je probableco de 12 %.
[redaktu] Kuracebleco de la malsano
La malsano estas kuracebla (bridebla) per konvena dozado de medikamentoj. La medikamentoj povas malpliigi la troaktivadon de dopamino.