Tramo
El Vikipedio
Tramo estas surrela veturilo (trajno), kiu, male al fervojo, partoprenas en la strata trafiko kaj sekvas ties regulojn (fervojo ĝuas prioritaton).
Tramoj nun plej ofte estas elektraj. Iam tamen ekzistis ĉevalaj tramoj. Elektraj tramoj prenas sian energion el supertraka kontakta linio, pere de kurentoprenilo (troleo aŭ pantografo).
Kompare al aŭtobusoj tramoj ŝparas energion pro la malmulta froto sur la metalaj reloj. Ili tamen postulas pli altajn substrukturajn investojn pro la necesaj trakoj.
La unuaj eksperimentoj pri elektra pelado de tramoj realiĝis en Berlino-Lichterfelde en 1881, samjare la firmao Siemens ekspoziciis en Parizo tramon, kiu prenis elektron de troleo. En la usona Richmond en 1888 estis konstruita elektra tramo, kie la bazaj problemoj estis jam solvitaj. En Prago unua elektra tramo veturis en 1891.
[redaktu] Bremsado
Ĉar la froto de la metalaj radoj malplias tiun de kaŭĉukaj pneŭmatikoj, tramoj principe bezonas pli longan vojon por bremsi ol aŭtomobiloj. Tial multaj tramoj havas por krizaj okazoj aldonan magnetan bremson, ĉe kiu elektra energio estas uzata por magnete altigi la premforton de bremsoŝuo al la relo. Alia metodo altigi la bremsforton estas la induktado de oscila magnetkampo en la relo. Kelkaj tramoj ankoraŭ havas sablokestojn, kiuj laŭ bezono ŝutas sablon sur la relojn antaŭ la radoj.
[redaktu] Vikipediaj ligiloj
- Genta tramo
- Trama vagono
- Elektrotrajno
- Marborda tramo (Belgio) – la plej longa tramlinio de la mondo
- Tramoj de Caen, Francio
- Tramo de Tenerifo
[redaktu] Eksteraj ligiloj