Akvomelono
El Vikipedio
?Akvomelono | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Citrullus lanatus (Thunb.) Matsum. k Nakai |
La akvomelono aŭ ordinara citrolo (Citrullus lanatus, sin. C. vulgaris) estas frukto kun likva, dolĉa sarkokarpo kun el ĉiuj fruktoj la plej alta titro da likopeno. En la sarkokarpo, kiu estas plejofte ruĝa, sed ankaŭ blanka, roza, flava aŭ oranĝa laŭ koloro, enestas grajnoj. Nuntempe tamen ankaŭ ekzistas sengrajnaj specioj. La sarkokarpo estas manĝata per unue tranĉi la melonon en grandaj partoj kaj poste la sarkokarpo en pecetoj. La sarkokarpo oni manĝas per forko aŭ kulero aŭ per la mano. Ĝi tre bongustas kiam ĝi estas fridigita.
Akvomelono estas plena da likvo. Oni povas manĝi ĝin kaj tiel sin sensoifigi.
Azianoj rostas kaj salas la grajnojn de akvomelono. Ankaŭ oni manĝas acidigitan ŝelon de akvomelono. En la Mezoriento kaj Azio oni jam tre longtempe manĝas ilin. Precipe laŭlonge la bordoj oni facile povis transporti la pezajn melonojn per ŝipoj.
La akvomelono verŝajne devenas el tropika Afriko kaj Egiptio. En Ĉinio la akvomelo jam estis konata antaŭ la kristana erao, iuj diras 1000 jarojn, aliuloj 4000 jarojn antaŭ Kristo.