Al-Kaida
El Vikipedio
Al-Kaida - en Esperanto Al-Kaido - (arabe القاعدة, "La Bazo") estas islamisma terorisma grupo, kiuj verŝajne respondecas pri miloj da mortigoj, kiuj plej fame inkluzivas la viktimojn de la atakoj en Novjorko/Vaŝingtono en septembro de 2001 kaj en Madrido en marto de 2003.
La fondinto kaj estro de Al-Kaida estas Osama Bin-Laden. Unu el la celoj de la grupo estas restarigo de islama imperio sub Kalifo. La iraka gvidanto estis Abu Musab az-Zarqawi.
La grupo konsistas plejparte el restaĵoj de iamaj partizanoj, kiuj en Afganio batalis kontraŭ Sovetio tiam subtenataj de Usono per trejnado kaj militmaterialo. Pri la origino de ĝia nomo estas diversaj legendoj; laŭ iuj la nomon "Al-Kaida" kreis Richard A. Clarke; laŭ brita eks-ministro Robin Cook ĝi estas araba traduko de "la datenbanko", nome la datenbanko de la afganiaj partizanoj. Laŭ aliaj la nomon elektis la grupo mem.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.guardian.co.uk/terrorism/story/0,12780,1327904,00.html
http://cfrterrorism.org/groups/alqaeda.html
http://memritv.org/Search.asp?ACT=S5&P1=139
http://news.bbc.co.uk/1/hi/world/south_asia/1551100.stm
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.