Anekso
El Vikipedio
Anekso estas unuflanka aligo de fremda teritorio al ekzistanta ŝtata tutaĵo sen libera konsento de la loĝantaro, kiu vivas en tiu ĉi teritorio. Ĝi estas ofte kunigita kun perforta realigado de nova ŝtata potenco.
Klasika ekzemplo estas kazo, kiam venkinto de armita konflikto parte aŭ tute aneksas la teritorion de kontraŭulo.
Post Dua mondmilito, anekso de fremda teritorio ofte ne akiros internacian agnoskon flanke de ceteraj ŝtatoj, pro tio, aneksanta ŝtato ĝenerale postulas "moralajn" aŭ historiajn kialojn al anekso. Tiel Ĉinio postulas ke Tibeto "ĉiam estis parto de Ĉinio", kaj Izraelo postulis "sekurecajn kialojn" por anekso de Golanaj Altaĵoj.
[redaktu] Ekzemploj de anekso
- Usono aneksas Teksason – 1848,
- Hispanio aneksas Dominikanan respublikon – 1861,
- Havajaj insuloj aneksitaj per Usono – 1898,
- Bosnio kaj Hercegovino aneksita per Aŭstrio-Hungario – 1908,
- Japanio aneksas Koreon – 1910,
- Granda Britio aneksas Kipron – 1914,
- Etiopio aneksita per Italio – 1936,
- Germanio aneksas Aŭstrion – 1938 (ofte oni disputas pri tio, kiom estis la anekso de Aŭstrio al Germanio unuflanka kaj perforta),
- orienta Pollando aneksita per Sovetunio – 1939,
- Sovetunio aneksas ŝtatojn ĉe Balta maro – 1940,
- Sud-Afrika respubliko aneksas Namibion – 1949,
- Tibeto aneksita per Ĉinio – 1949,
- Orienta Jerusalemo aneksita per Jordanio – 1950,
- Indonezio aneksas Orientan Timoron – 1975,
- Orienta Jerusalemo aneksita per Izraelo – 1980,
- Golanaj Altaĵoj apartenanta al Sirio aneksita per Izraelo – 1981,
- Irako aneksas Kuvajton – 1990.