Orienta Timoro
El Vikipedio
![]() ![]() |
|
Nacia moto: Honoro, Patrujo kaj Popolo Origine: Honra, Pátria e Povo |
|
![]() |
|
Oficialaj lingvoj | Tetuma kaj portugala |
Ĉefurbo | Dilo |
Politika sistemo Prezidanto Ĉefministro |
Respubliko Xanana Gusmão Marí Alkatiri |
Areo | 14,609 km² |
Loĝantaro | 1.040.880 |
Horzono | (UTC) +9 |
Geografio > Azio > Orienta Timoro
Orienta Timoro (indonezie: Timor Timur; tetume: Timor Lorosae; portugale: Timor Leste) estas regno en Sudorienta Azio. La nomo Timoro devenas de timor aŭ timur, la vorto por "oriento" en ĉiuj malajaj lingvoj. La lando konsistas el la orienta duono de la insulo Timoro kaj la najbaraj insuloj Atauro kaj Jaco, kaj ankaŭ Oecussi-Ambeno, regiono tute ĉirkaŭata de Okcidenta Timoro (parto de Indonezio) kuŝanta sur la nordokcidenta parto de la insulo.
Ĝi estis kolonio de Portugalio ekde la 16-a jarcento kaj dume konata kiel Portugala Timoro. En 1975, Orienta Timoro sin deklaris sendependa. Post naŭ tagoj, indoneziaj trupoj invadis la la landon. Usono akceptis tiun okupon. Tuj okazis miloj da murdoj kaj en la sekvanta 25-jara periodo Indonezio genocidis ĉirkaŭ trionon de la popolo de Orienta Timoro preskaŭ neatentite de la mondo. En 1986 Indonezio aneksis ĝin kaj anoncis ĝin sia 17a provinco - Loro Sae. Tiun fakton ne agnoskis UNO. En 1999 okazis baloto, en kiu la loĝantoj de Orienta Timoro subtenis la ideon de sendependeco. Finfine, post periodo en prizorgeco de UNO, Orienta Timoro liberiĝis, je la 20-a de majo de 2002. Komparu kun Okcidenta Saharo.
Ŝtatoj en Azio | |
---|---|
Afganio | Armenio | Azerbajĝano | Barejno | Bangladeŝo | Barato | Birmo | Brunejo | Butano | Ĉinio | Filipinoj | Indonezio | Irako | Irano | Israelo | Japanio | Jemeno | Jordanio | Kamboĝo | Kartvelio | Kataro | Kazaĥio | Kipro | Kirgizio | Kuvajto | Laoso | Libano | Malajzio | Maldivoj | Mongolio | Nepalo | Nord-Koreio | Omano | Orienta Timoro | Pakistano | Palestino | Rusio | Saŭda Arabio | Singapuro | Sirio | Sri-Lanko | Sud-Koreio | Taĝikio | Tajlando | Tajvano | Turkio | Turkmenio | Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj | Uzbekio | Vjetnamio | |
Dependaj teritorioj: Brita Hindoceana Teritorio | Kokosinsuloj | Kristnaskinsulo |
Komunumo de portugallingvaj landoj (KPL) | |
---|---|
Angolo | Brazilo | Gvineo Bisaŭa | Kabo-Verdo | Mozambiko | Orienta Timoro | Portugalio | Sao-Tomeo kaj Principeo |