Białystok
El Vikipedio
Białystok | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ŝtato: | Pollando |
Loĝantaro: | 295.000 (2006) |
Areo: | km² |
Alteco: | ĉ. 120- 160 m super marnivelo |
Poŝtkodo: | 15-001 ĝis 15-899 |
Geografia situo: | 53° 07' N, 23° 10' E |
Plej proksima Flughaveno: | Varsovio |
Kontaktinformoj | |
Urbestro: | Tadeusz Truskolaski |
Adreso: | ul. Słonimska 1 15-950 Białystok |
Retpaĝo: | www.bialistok.pl |
E-poŝto: | prezydent@um.bialystok.pl |
Bjalistoko (pole Białystok [bjaŭistok]; belaruse Беласток; hebree ביאליסטוק, litove Balstogė, ruse Белосток) estas la plej granda urbo en nord-orienta Pollando ĉe la rivero Biała, ĉefurbo de provinco (vojevodio) Podlaskie, proksime de limoj al Belarusio kaj Litovio. La urbo estas administra, ekonomia, scienca kaj kultura centro de la regiono.
Enhavo |
[redaktu] Pri la urbo
Inter ĉefurboj de vojevodioj Bjalistoko estas la 2-a plej dense loĝigita, 11-a plej homplena kaj 13-a plej vasta en Pollando.
Ĝi estas partoprenanto de: Unio de Polaj Metropoloj, Eŭroregiono Niemen, Eurocities, estas ankaŭ sidejo de Fondaĵo Verdaj Pulmoj de Pollando. Bjalistoko estas centro de komercaj kontaktoj kun orienta Eŭropo. Funkcias en ĝi la Centro al Promocio de Orienta Merkato.
Geografiaj kialoj (la urbo troviĝas proksime al Litovio, Belorusio kaj Rusio) kaj historiaj cirkonstancoj kaŭzis specifan karakteron de Bjalistoko. Dum jarcentoj vivis tie homoj de diversaj kulturoj, nacioj kaj religioj.
La urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estas Bjalistoka Urba Aglomero. Bjalistoko estas granda centro de teksa, nutra, mekanika, kemia kaj ligna industrioj.
Ĉirkaŭ 32 % da areo de Bjalistoko estas verdaĵo - parkoj, skvaroj kaj 1779 hektaroj da arbaroj kreas bonan mikroklimaton. En la aglomero troviĝas ankaŭ fragmento de nacia parko. Pro tia unika najbareco Bjalistoko estis en 1993, kiel la unua pola urbo, invitita al la projekto Reto de Sanaj Urboj de Monda Organizaĵo pri Sano. En Bjalistoko funkcias pli ol 570 neŝtataj organizaĵoj (56 societoj kaj asocioj, ia. Bjalistoka Scienca Asocio, Bjelorusa Socia-Kultura Societo).
[redaktu] Simboloj
[redaktu] Blazono
La nova blazono de Bjalistoko estis elektita de Urba Konsilantaro la 27-an de februaro 1995. Ĉe supra, ruĝa parto de ŝildo situas arĝenta aglo kun ora krono; ĉe suba, ora parto situas Pogoń, la ĉevalo estas arĝenta, la rajdanto en blua kiraso, ĉe lia ŝildo situas jagelona kruco. La granda (honorinda) versio de la blazono enhavas du arĝentajn grifojn tenantajn blazonan ŝildon. Super ĝi situas la urba krono, kaj sub ĝi - arĝenta rubando kun surskribo CIVITAS BIALYSTOK.
[redaktu] Flago
En la sama tago Urba Konsilantaro elektis la flagon de Bjalistoko. Laŭ la decido, koloroj de Bjalistoko estas blanka, flava kaj ruĝa, en la flago kiel tri horizontalaj zonoj. En la mezo situas la blazono de Bjalistoko.
[redaktu] Historio
(skribenda)
[redaktu] Demografio
En Bjalistoko loĝas 295 mil homoj - 155 mil virinoj kaj 137 mil viroj.
Demografiaj ŝanĝoj dum lastaj jaroj:
- 1950 - 68 500
- 1960 - 121 000
- 1970 - 168 000
- 1980 - 224 000
- 1990 - 270 500
- 2000 - 285 500
- 2004 - 295 000
[redaktu] Naciaj minoritatoj
[redaktu] Belorusoj
Bjalistoko estas kultura kaj socia centro de belorusoj (laŭ la registro de loĝantaro loĝas tie 7,5 mil belorusoj, 2,5 % da loĝantaro). Funkcias tie konsulejo de Respubliko Belorusio kaj multaj organizaĵoj, ia. Asocio de Belorusa Junularo, Belorusa Kultura Societo, Asocio de Belorusaj Ĵurnalistoj kaj aliaj; funkcias sendependa Radio Racja kiu aŭdigas elsendojn ankaŭ al Belorusio; oni aranĝas ankaŭ en ĉiu jaro festivalon "Belorusa Kanto" kaj Feston pri Belorusa Kulturo.
[redaktu] Rusoj
En Bjalistoko funkcias ĉefa organizaĵo de la rusa minoritato en Pollando (ĉ. 10-15 mil homoj) - Rusa Kultura-Kleriga Asocio.
[redaktu] Tataroj
En la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo loĝas ĉ 1800 tataroj. Funkcias tie podlasia filio de Asocio de Polaj Tataroj.
[redaktu] Aliaj minoritatoj
En Bjalistoko loĝas ankaŭ: ciganoj (funkcias tie Ĉefa Konsilantaro de Ciganoj en Pollando) kaj ukrainoj (laŭ la registro de loĝantaro - 417 homoj), funkcias en la urbo Asocio de Podlasiaj Ukrainoj kaj Asocio de Sendependa Ukraina Junularo.
[redaktu] Edukado kaj scienco
[redaktu] Altlernejoj
- Medicina Akademio en Bjalistoko
- Universitato en Bjalistoko
- Bjalistoka Politekniko
- Muzika Akademio Fryderyk Chopin, filio en Bjalistoko
- Teatra Akademio en Varsovio, filio en Bjalistoko
- Arkidioceza Alta Seminario en Bjalistoko
- Altlernejo pri Publika Administracio en Bjalistoko
- Ekonomia Altlernejo en Bjalistoko
- Altlernejo pri Financo kaj Administrado en Bjalistoko
- Neŝtata Pedagogia Altlernejo en Bjalistoko
- Altlernejo pri Matematiko kaj Informadiko en Bjalistoko
- Ĵurnalista Altlernejo en Varsovio, filio en Bjalistoko
En Bjalistoko studas pli ok 45 mil homoj. La plej malnova altlernejo estas Medicina Akademio (fond. 1950, 3400 studentoj) kiu administras 2 hospitalojn. La politekniko (fond. 1964, 15 mil studentoj) estas la plej granda teknika lernejo en nord-orienta parto de Pollando. En 1968 estis fondita la filio de Varsovia Universitato, en 1997 transformita en memstaran universitaton (16 mil studentoj; ĝi estas la plej granda altlernejo en Podlasio)
[redaktu] Famaj bjalistokanoj
[redaktu] Esperantistoj
- Ludoviko Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto
- Jakobo Ŝapiro, la prezidanto de Zamenhofa E-Societo
[redaktu] Politikistoj
- Jicĥak Ŝamir, politikisto kaj ĉefministro de Izraelo
- Maksim Litvinov, soveta diplomato
- Włodzimierz Cimoszewicz, ĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj de Pollando
- Ryszard Kaczorowski, la lasta prezidento en ekzilo de Pollando
[redaktu] Sciencistoj
- Albert Sabin, eltrovinto de vakcinsero kontraŭ poliomjelito
[redaktu] Esperanto
Bjalistoko estas la naskiĝurbo de la iniciatinto de Esperanto, Ludoviko Zamenhof. Li naskiĝis la 15-an de decembro 1859 ĉe la strato Zielona, kiu nun estas nomata strato Zamenhofa. Apud la loko kie iam staris la naskiĝdomo de Zamenhof pendas nun marmora tabulo. En la domo troviĝis ora libro, en kiun enskribiĝis ĉiuj vizitantoj. La diverslingveco de la loĝantaro kaj la ofte neamikaj interrilatoj inter la diversaj gentoj donis al Zamenhof la impulson krei lingvon internacian. Kelkfoje okazis tre solenaj postkongresoj en la urbo (1927, 1931 kaj 1987).
[redaktu] Ĝemelurboj
- Eindhoven
- Kaliningrado
- Kaŭnaso
- Jelgavo
- Grodno
- Milwaukee
- Diĵono
- Częstochowa
[redaktu] Eksteraj ligoj
- VisitBiałystok.com
- Urba retejo (pole, angle, germane, ruse kaj Esperante)
- Esperanto en Bjalistoko - la paĝaro de Bjalistoka Esperanto-Societo (pole kaj Esperante)
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |
|
|||
Vojevodioj: Varmio-Mazurio | Grandpollando | Sanktakrucio | Antaŭkarpatio | Etpollando | Kujavio-Pomerio | Lubuŝio | Lodzio | Lublinio | Mazovio | Malsupra Silezio | Opolio | Podlasio | Pomerio | Silezio | Okcidenta Pomerio Ĉefaj urboj: Varsovio | Lodzo | Krakovo | Vroclavo | Poznań | Gdańsk | Szczecin | Bydgoszcz | Lublin | Katowice | Białystok | Częstochowa | Gdynia | Gorzów Wielkopolski | Toruń | Radom | Kielce | Rzeszów | Olsztyn |