Fernão de Magalhães
El Vikipedio
Fernão de MAGALHÃES [frnaŭn dmagaljajnŝ] (en aliaj lingvoj krom la portugala: Magellan, Magallanes aŭ Magalano; laŭ PIV2 Magelano) (naskiĝis 1480 - mortis je 27-a de aprilo, 1521) estis portugala navigisto, kiu realigis la unuan ŝipadon ĉirkaŭ la Terglobo kaj tiel definitive pruvis ĝian globecon.
Kiam li malsukcesis ĉe la portugala reĝo kaj ricevis permeson foriri eksterlanden, li proponis sian servon al la hispana trono. Tie oni disponigis al li tri ŝipojn, ne tre altkvalitajn, tamen sufiĉajn.
Li devis batali ne nur kontraŭ la naturo, sed ankaŭ kontraŭ homoj. Lia patrujo Portugalio ne deziris sukceson al lia ekspedicio, kies sukceso signifus gravan danĝeron por la portugalaj ekonomiaj interesoj. La tri ŝipojn de Magalhães atendis portugalaj flotoj kun celo subakvigi ilin. Magalhães elektis ŝajne nelogikan vojon al la sudo, al la maroj sub portugala kontrolo, ĉar li supozis, ke portugaloj ne kredos, ke li kuraĝus tien navigi. Liaj hispanaj nobelaj oficiroj, kiuj estis malkontentaj, ke ilin estras portugalo, komencis suspekti lin, ke li volas enpeli la tutan ekspedicion en la portugalajn manojn. Magalhães postulis severan disciplinon: la du aliaj ŝipoj devis ĉiumatene proksimiĝi al la admirala ŝipo kaj la kapitano devis propravoĉe saluti la admiralon kiel simbolon de obeemo.
La ekspedicio sukcesis eviti la atendantajn portugalajn flotojn kaj atingi la sudamerikajn bordojn. Magalhães kompreneble ne sciis, kiel granda estas la nova kontinento kaj preskaŭ ĉiun riveron li esperis trapasejo, sed ĉiam li estis seniluziigita. Nur post travivita vintro tute sude fine li trovis trapasejon, kiu nun nomiĝas Magelana markolo. Unu el la ŝipoj perfide forkuris kaj revenis en Hispanion. Poste la ekspedicio navigis al Marianoj tra la oceano, kiu estis nekutime trankvila, tial la maristoj nomis ĝin Pacifika (Pacŝatanta). Sed la senventa vetero signifis malrapidan ŝipadon, teruregan varmegon, nesufiĉon da trinkakvo kaj manĝo. Multaj maristoj mortis.
Kiam la ŝiparo atingis loĝatajn insulojn, la 27-an de aprilo 1521 dum batalo kun indiĝenoj Magalhães estis mortigita. Lia anstataŭanto Elcano sukcesis fuĝi antaŭ portugaloj, sed nur kun unu ŝipo, ĉirkaŭveturi Afrikon kaj post tri jaroj revenis kun nur 17 maristoj al Hispanio.
[redaktu] Sekvoj de la ekspedicio
La ekspedicio ne nur pruvis, ke eblas ĉirkaŭveturi la terglobon, sed ankaŭ priskribis la galaksiojn poste nomitajn Magelanaj Nuboj (Antonio Pigafetta, la kronikisto de la ekspedicio, estis astronomo). Ĝi demonstris ankaŭ, ke ĉirkaŭado de la Tero en okcidenta direkto perdigas unu tagon kalendaran. La "okcidenta vojo" de Eŭropo al Oceanio, kiun ĝi malkovris, tamen estis tiom longa kaj peniga, ke ĝi ne havis ekonomian signifon.
Estas notinde, ke la unua homo, kiu faris kompletan ĉirkaŭadon de la Tero, estas verŝajne Henrique, sklavo-interpretisto de Magelano, akirita dum pli frua vojaĝo en 1511, origine kaptita en Sumatro. Enrique probable estis filipinano kaj do kompletigis sian ĉirkaŭiron de la mondo, kiam la ekspedicio albordiĝis ĉe Filipinoj. Li tie sukcesis eskapi.
Je kalkulo nur de longitudoj eĉ Magelano mem sukcesis antaŭ sia morto ĉirkaŭiri la Teron, ĉar Filipinoj, kie li mortis, situas je kelkaj gradoj okcidente al Molukoj, kie li estis dum antaŭa ekspedicio.
[redaktu] Literaturo
La aventuran vojaĝon priskribis multaj verkistoj. La plej eminenta inter la verkistoj estis Stefan Zweig (Magellan).
En Esperanto verkis romanon pri Magalhães la ĉeĥa verkisto František Omelka. Lia verko La granda admiralo estis verkita por junularo ĉeĥe kaj esperantigita de la aŭtoro mem. La Esperanta versio estas disponebla ĉe