Karintio
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Aŭstrio > Karintio
Landa flago | |||
---|---|---|---|
![]() |
|||
Bazaj donitaĵoj | |||
Ĉefurbo: | Klaŭdiforumo (Klagenfurt) | ||
Plej granda urbo: | Klaŭdiforumo | ||
Hejmpaĝo: | www.ktn.gv.at | ||
Mapo: Karintio en Aŭstrio | |||
![]() |
|||
Politiko | |||
Landestro: | Jörg Haider (BZÖ) | ||
Regantaj partioj: | BZÖ kaj SPÖ | ||
Mandata proporcio en la landa parlamento (36 Mandatoj): |
BZÖ 16 SPÖ 14 ÖVP 4 Verduloj 2 |
||
lasta balotado: | 7-a de marto 2004 | ||
sekva balotado: | 2009 | ||
Enloĝantaro | |||
Loĝantoj: | 559.404 (15.05.2001) | ||
Denseco de enloĝantoj: | 59 enloĝantoj/km² | ||
Geografio | |||
Areo: | 9.536 km² | ||
Plej alta punkto: | 3798 m | ||
Administracia subdivido | |||
Distriktoj: | 2 Urboj kun propraj statutoj 8 Distriktoj |
||
Komunumoj: | 132 | ||
- el tiuj urboj: | 17 | ||
- el tiuj bazarkomunumoj: | 40 | ||
Mapo: Karintio kaj distriktoj | |||
![]() |
Karintio (germane Kärnten [kern't-n], slovene Koroška [koroŝ'ka]) estas la plej suda kaj la plej suna federacia lando de Aŭstrio.
Okcidente troviĝas la limo al Orienta Tirolo, norde kaj nord-oriente al Salzburg kaj al Stirio kaj sude al Slovenio kaj Italio. En baseno inter la Centraj Alpoj norde kaj la Karnaj Alpoj kaj la Karavankoj sude troviĝas la du plej gravaj urboj Klaŭdiforumo kaj Villach (prononcu: Fil'aĥ). Inter tiuj troviĝas la lago Wörthersee. Kune kun multaj aliaj lagoj ĝi estas la centro de la somera turismo.
Ĉar 20 % de la enloĝantaro laboras en turismo, ekzistas granda sezona ŝanĝiĝo de la senlaboreco.
La plej grava rivero de Karintio estas la Dravo. La Dravaj elektraj centraloj produktas 12 % de la elektro por tuta Aŭstrio.
En la suda parto de Karintio vivas la popolgrupo de la Karintiaj slovenoj (proksimume 15 000 anoj) kiel agnoskita minoritato. La diskuto pri la popolgrupaj rajtoj (dulingvaj lernejoj, dulingvaj urboŝildoj) estas tre emocie gvidata.