Rioĥo (Hispanio)
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio > Rioĥo
Ne konfuzu kun Rioĥo (Argentino)
La hispania aŭtonoma komunumo Rioĥo, en la Ebra valo, (5.034 km2), havas proksimume 265.000 loĝantojn. La ĉefurbo estas Logroño (Logronjo, 122.000).
Aliaj urboj en la regiono estas Calahorra, Arnedo, Haro kaj Nájera.
La regiono estis historie ligita al Kastilio kaj Navaro, sed en la administra reorganizado de la hispana ŝtato post la reveno de demokratio oni decidis formi apartan unuon el la antikva provinco de Logroño.
Sub la nomo de Rioja oni kalkulas ankaŭ parton de la najbaraj regionoj de Eŭskio kaj Navaro.
Ekonomie, gastronomie kaj kulture grava estas vino de Rioĥo.
|
|
---|---|
Andaluzio | Aragono | Asturio | Balearoj | Ekstremaduro | Eŭskio | Galegio | Kanarioj | Kantabrio | Kastilio kaj Leono | Kastilio-Manĉo | Katalunio | Madrida Regiono | Murcia Regiono | Navaro | Rioĥo | Valencilando | | Aŭtonomaj urboj: Ceŭto | Melilo |
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.larioja.org
- http://www.unirioja.es
- http://www.bermemar.com/autonomi/index.htm
- http://www.sispain.org/english/politics/autonomo/rioja/riohis.html
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |