Ligo de Ĉampionoj de UEFA
El Vikipedio
La Ligo de ĉampionoj de UEFA aŭ Ĉampiona Ligo de UEFA, ĝis 1991 Europapokalo de Landaj Venkintoj estas konkurso de UEFA pri la eŭropa futbalteamoj de viroj. Ĝi okazas ĉiujare kaj formas kun futbal-eŭropapokalo antaŭ la UEFA-pokalo la plej gravajn futbalajn eventojn.
[redaktu] Historio
La ideo pri eŭropa superligo aperis komence de la 1950-aj jaroj kaj apogis je ideoj de Mitropapokalo, okazionta ekde 1927 ĝis komenco de la dua mondmilito. Tiu konkurso okazis inter teamoj de Aŭstrio, Hungario, Jugoslavio, Ĉeĥoslovakio kaj pli poste Italio.
Similajn spertojn kolektis fine de la 1940-aj jaroj la Coupe Latine, en kiu ludis venkintoj de Italio, Francio, Hispanio kaj Portugalo.
Ĝis 1991 okazis tujelfala sistemo, sed poste ĝi ŝanĝiĝis al grupigo kiel ĉe monda ĉampionado. Nun 32 teamoj estas kvalifikita en tri raŭndoj.