Montrealo (Kebekio)
El Vikipedio
Geografio > Ameriko > Nordameriko > Kanado > Kebekio > Montrealo < Urboj
- loko: 45.50 Norde, 73.58 Okcidente
- horzono: GMT-5h (-4h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 3.500 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
Montrealo (fr. Montréal [mõreal'], an. Montreal [mantrial']), urbo en suda Kebekio, Kanado, sur la insulo Montrealo, ĉirkaŭita de la rivero Sankt-Laŭrenco kaj Rivière des Prairies. Populacio en 1996: 1 775 788; populacio de la metropola areo proksimume 3,5 milionoj. Montrealo estas la dua plej granda metropolo en Kanado, post Toronto, kaj estas kultura, komerca, financa, kaj industria centro. Ĝi estas la dua plej granda franclingva urbo en la mondo, kvankam la plejparto de ĝia enloĝantaro ankaŭ parolas la anglan.
Montrealo posedas bonegan havenon sur la marvojo Sankt-Laŭrenco, kiu ligas la urbon al la industriaj urbegoj de la Grandaj Lagoj. Kiel la plej grava haveno de Kanado, ĝi estas transferejo por petrolo, greno, sukero, maŝinaĵo, kaj manufakturitaj varoj. Ĝi ankaŭ estas grava fervoja centro, kaj havas du internaciajn flughavenojn, Dorval (nun nomata por Pierre Trudeau) kaj Mirabel. Ĝia subtera fervojo, la metroo, inaŭguriĝis en 1966. La urbaj industrioj inkluzivas medikaĵojn, altteknoloĝiaĵojn, ŝtalon, vestaĵojn, manĝaĵojn, elektronikaĵojn, purigitan petrolon, transportilojn, teksaĵojn, presaĵojn, kaj tabakon. Ĝi ankaŭ estas financa servcentro, kiu multe pligrandiĝis en la 80-aj jaroj.
La urbo sidas je la piedo de la monto Royal, de kiu venas ĝia nomo kaj kiu estas ornamita de granda arbara parko en la urbocentro. En la suba parto je la riverbordo estas Malnova Montrealo, kun la Malnova Haveno, Place Jacques-Cartier kaj la urbodomo, la Place d'Armes, kaj la Basiliko Notre-Dame. Post epoko de neglekto, en la jaroj 1960 Malnova Montrealo spertis vastan renovigon kaj gajnis komercan, registaran, kaj privatan enloĝantaron.
En la urbocentro estas la Place Ville-Marie, moderna komerckomplekso (1962); ĉirkaŭ ĝi etendiĝas la Subtera Urbo, unu el la plej grandaj en la mondo, kiu ofertas protektitan aliron al butikoj, restoracioj, oficoj, komercoj, metrostacioj, kaj aliaj transportligoj.
Montrealo posedas belartan muzeon, modernartan muzeon kaj simfonion en la Place-des-Arts kulturkomplekso, ekologian muzeon, insektmuzeon, kaj unu el la plej grandaj kaj gravaj botanikaj ĝardenoj en la mondo. Ĝi ankaŭ havas multajn belegajn kirkojn, kiel la pilgrimejo Notre-Dame-de-Bon-Secours (la "kirko de la maristoj") en la Malnova Haveno; la Katedralo Maria Reĝino de la Mondo, kaj la Oratorio de Sankt-Josefo, la plej granda kirko en Kanado kun la plej granda domo de sia speco en la mondo krom tiu de Sankt-Petro en Romo.
Distrocentro kaj kasino okupas la terenojn de la 1967 Mondekspozicio en la insuloj Sainte-Hélène kaj Notre-Dame. La Montreal Canadiens hoketeamo ludas en la Bell Centre, kaj la Olimpia Stadiono, seĝo de la 1976 Olimpikoj, posedas la plej altan klinitan turon en la mondo. Ankaŭ la kanada piedpilkoteamo la Aluetoj de Montrealo ludas en la stadiono McGill. Montrealo estas tre grava centro de la geja komunumo de Kanado kaj Nordameriko kaj havas unu el la plej grandaj gejaj kvartaloj en la mondo.
La urbo estas la seĝo de la franclingvaj Universitato de Montrealo kaj Universitato de Kebekio ĉe Montrealo, kaj la anglalingvaj McGill kaj Concordia universitatoj.
Indiana fortikaĵo, Hochelaga, troviĝis sur la insulo kiam Jacques Cartier ĝin vizitis en 1535, kaj Champlain vizitis en 1603, sed Francoj ne ĝin priloĝis ĝis 1642, kiam bando de pastroj, monaĥinoj, kaj migrantoj sub Paul Chomedey, senjoro de Maisonneuve fondis la vilaĝon de Ville-Marie. La vilaĝo kreskis kaj fariĝis grava centro de la peltkomerco kaj la komencloko por la okcidentaj esploroj de Jolliet, Marquette, La Salle, La Vérendrye, kaj Duluth. Ĝi fariĝis fortikaĵo en 1725 kaj daŭris franca posedaĵo ĝis 1760, kiam Vaudreuil de Cavagnal ĝin cedis al la brita armeo sub Amherst.
La kreskon de la urbo helpis malfermo en 1825 de la Kanalo de Lachine, kiu ebligis akvoaliron al la Grandaj Lagoj. De 1844 al 1849, Montrealo estis la ĉefurbo de Unuiĝinta Kanado. La Kanada Pacifika Fervojo fondis sian ĉeflokon ĉi tie en la jaroj 1880. Montrealo ricevis la multe gratulan mondekspozicion de 1967, sub la nomo Tero de Homoj, kaj pligrandigis sian internacian statuton per la okazigo de la Olimpikoj de 1976.
[redaktu] Urberoj
- Côte-des-Neiges / Notre-Dame-de-Grâce (166 116 h.)
- Villeray / Saint-Michel / Parc-Extension (146 800 h.)
- Rosemont / Petite-Patrie (134 066 h.)
- Mercier / Hochelaga-Maisonneuve (128 758 h.)
- Ahuntsic / Cartierville (126 931 h.)
- Rivière-des-Prairies / Pointe-aux-Trembles / Montréal-Est (107 421 h.)
- Plateau Mont-Royal / Centre-Sud (100 986 h.)
- Montréal-Nord (85 146 h.)
- Saint-Laurent (78 747 h.)
- LaSalle (74 538 h.)
- Saint-Léonard (73 044 h.)
- Ville-Marie (71 716 h.)
- Sud-Ouest (70 209 h.)
- Verdun (63 441 h.)
- Pierrefonds / Senneville (56 696 h.)
- Dollard-des-Ormeaux / Roxboro (55 140 h.)
- Côte-Saint-Luc / Hampstead / Montréal-Ouest (42 186 h.)
- Lachine (41 246 h.)
- Anjou (38 962 h.)
- Pointe-Claire (29 456 h.)
- Beaconsfield / Baie-d'Urfé (23 226 h.)
- Outremont (23 094 h.)
- L'Île-Bizard / Sainte-Geneviève / Sainte-Anne-de-Bellevue (22 690 h.)
- Kirkland (20 618 h.)
- Westmount (20 154 h.)
- Mont-Royal (20 058 h.)
- Dorval / L'Île-Dorval (17 919 h.)