Odro
El Vikipedio
Odro (ĉeĥe kaj pole Odra, germane Oder) estas rivero en Meza Eŭropo, kiu longas 866 km.
Ĝia fonto troviĝas en Oderské vrchy (Moravio) en alteco 632 m super la maro. Post 135,5 km ĝi forlasas la teritorion de Ĉeĥa respubliko ĉe Bohumín kaj plufluas tra Pollando. Ekde la alfluo de Lausitzer Neiße aŭ Nysa Łużycka apud Ratzdorf norde de Guben ĝis norde de Schwedt (Brandenburgio) la meza linio de Odro formas la germanan-polan limon. Post denova trafluo de pola teritorio ĝi fine atingas tra la Laguno de Szczecin la Baltan maron.
Odro akceptas multajn alfluantajn riverojn:
- dekstraj alfluantoj (interalie)
- maldekstraj alfluantoj (interalie)
- Opava
- Psina
- Nysa Kłodzka
- Oława
- Ślęza
- Bystrzyca
- Kaczawa
- Bóbr
- Lausitzer Neiße (pole Nysa Łużycka)
- Welse
- Alte Oder
Odra fluas tra aŭ preter la sekvaj urboj:
- Ostrava (Ĉeĥio)
- Bohumín (Ĉeĥio))
- Racibórz (Pollando))
- Kędzierzyn-Koźle (P.)
- Krapkowice (P.)
- Opole (P.)
- Brzeg (P.)
- Oława (P.)
- Wrocław (P.)
- Głogów (P.)
- Krosno Odrzańskie (P.)
- Eisenhüttenstadt (Germanio)
- Frankfurto ĉe Odro (Germanio)
- Lebus (Germanio)
- Słubice ((Pollando))
- Kostrzyn (Pollando)
- Cedynia (Pollando)
- Schwedt/Oder (Germanio)
- Gartz (Oder) (Germanio)
- Gryfino (Pollando)
- Szczecin (Pollando)
- Police (Pollando)
Por ŝipoj kun kapacito de 170 tunoj Odro estas navigebla ĝis la pola urbo Racibórz (proksime al la ĉeĥa-pola limo). Oni planis reguligojn de ĝia riverfluejo, kiuj ebligus ŝipan transporton ĝis urbo Ostrava. Sed inundoj, okazintaj en Moravio en la jaro 1997 kaj trafintaj la riverfluejon en ĝia tuta suba parto, evidente komplikigis la situacion.
Ĉe la alfluo de Odro al Balta maro situis, laŭ mitoj, la sinkinta urbo Vineta, menciita interalie en rakonto de Oskar Loerke kaj en Nils Holgerssons underbara resa genom Sverige de Selma Lagerlöf (La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson, esperantigita de Sten Johansson).
Komparu kun: Listo de riveroj en Germanio – Listo de riveroj en Pollando – Ĉeĥio:Turismaj lokoj – Silezio