Propagando
El Vikipedio
Propagando estas klopododo de partio, registaro, asocio, ktp, por disvastigi siajn ideojn inter la homoj.
La vorto "propagando" venas de la latina vorto "propaganda". La latina vortfino "anda" signifas "indaĵoj", kaj la radiko signifas disvastigi. Do la latina senco de la vorto, (kaj ankaŭ la esperanta), estas ece "disvastigindaĵoj".
[redaktu] Mallaŭda senco
Pro vico de fiaj manieroj propagandi fare de diversaj grupoj aŭ instancoj, la vorto ekhavis en la plej multaj lingvoj mallaŭdan (pejorativan) sencon (vidu detalojn en rubriko Historio).
Tamen tiu fenomeno ne devas forgesigi la veran, nudan sencon de la vorto (vidu supre), kiu neniel estas negativa, nek fia, nur certaj manieroj fari ĝin povas esti mallaŭdindaj (kiel pri multaj aliaj aferoj), la vorto mem estas neŭtrala, kaj ne implicas la fiajn deflankigojn ofte kunligitajn kun ĝi. "Propagando" do principe povas plu esti uzata por neŭtralaj aŭ laŭdindaj manieroj de varbado, eventuale ankaŭ en Esperantujo, kvankam tio kontraŭas ekzemple la opinion el la Principaro de Frostavallen.
Negativan impreson naskis ankaŭ altrudaj kampanjoj de komercaj firmaoj kaj vendejoj (vidu reklamo).
[redaktu] Historio
Ĉie ajn, kie oni divastigas ideojn, tie estas propagando. Sed en historio, certaj amasaj uzoj, ĝenerale negativaj de propagando ludis,kaj plu ludas grandan rolon, cetere enkapitalismaj ŝtatoj reklamo estas aparta speco da propagando.
Modernaj ŝtatoj ebligis ampleksigi ekzemploj de fia kaj amasa uzo de propagando. Ekzemple, la nazia reĝimo en Germanio, aŭ la estis la agitado de la komunisma partio kaj registaro en la eksaj stalinismaj.
Kiam ĝi estas uzata de ne reganta instanco, sed de iu celanta al subfosi antan ordon sed uzata esprimo agita propagando, Bolŝevikioj kreis pro tio la vorton agitpropo.
[redaktu] Vidu ankaŭ