Schengen
El Vikipedio
"Schengen" estas urbo en Luksemburgio. Ĝi iĝis ĉefe konata pro tio, ke la 14-an de junio 1985 kvin landoj (Belgio, Francio, la Federacia Respubliko Germanio, Luksemburgio kaj Nederlando) tie sur ŝipo „Princesse Marie-Astrid“ subskribis traktaton celantan forigon de limkontrolo. Pliaj landoj aliĝis al la traktato dum la pasintaj jaroj. Nuntempe estas 15 Schengen-landoj, ĉiuj en Eŭropo.
La 15 Schengen-landoj estas: Aŭstrio, Belgio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Islando, Italio, Luksemburgio, Nederlando, Norvegio, Portugalio kaj Svedio. Ĉiuj ĉi landoj membras en Eŭropa Unio, escepte de Norvegio kaj Islando.
Svislando kiel unua ne-EU-ano subskribis la traktaton kaj ekaplikos ĝin en 2008, sed nur por personoj. Ĉar Svislando ne membras en la dogana unio, oni plu kontrolos la varan trafikon.
Interese, sed jure enigme estas, ke la landetoj Andoro, Liĥtenŝtejno, Monako, San-Marino kaj Vatikano neniam subskribis la traktaton, sed tamen (deve) obeas (kaze de Liĥtenŝtejno: obeos) ĝin, ĉar ili jam antaŭe ne havis limkontrolojn al najbaraj aŭ ĉirkaŭaj Ŝengen-landoj. Tio povus indiki, ke la grandaj landoj ne plu konsideras ilin eĉ formale memstaraj.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.eurovisa.info/SchengenCountries.htm Schengen-landoj (angle)
http://www.mediavisa.net Komerca retejo pri vizoj (france, angle)
http://news.bbc.co.uk/1/hi/world/europe/4612281.stm Svislando intencas aliĝi (angle)