Sintakso
El Vikipedio
Lingvo > Lingvistiko > Gramatiko
Sintakso studas la manieron, laŭ kiu la vortoj estas grupigataj en la frazo. La frazo povas esti aŭ simpla (Paĉjo venis), kiu konsistas el unu propozicio, aŭ kompleksa (Paĉjo venis, kiam ni manĝis), kiu konsistas el du aŭ pluraj propozicioj. Ĉiu propozicio havas partojn nomatajn frazelementoj, kiuj povas esti strukturaj (subjekto, predikato, objekto, adjekto) aŭ karakterizaj (epiteto, suplemento). La grupiĝon de la karakterizaj frazelementoj (tre bela, bela knabino, knabino el Parizo) studas la vortsintakso, la rilatojn inter la strukturaj frazelementoj (Knabino skribas leteron) esploras la propozicio-sintakso, kaj pri la principoj de kunmetado de propozicioj en kompleksajn frazojn (Paĉjo venis hejmen kaj alportis libron, kiun la infanoj tiom deziris, ĉar ankaŭ aliaj iliaj geamikoj havis ĝin) instruas la fraz-sintakso.
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Sintaksaj elementoj
- Genera sintakso
Sintakso. Artikolojn rilatantajn al S. oni trovas sub la sekvantaj titoloj: Artikolo, Akuzativo kun infinitivo, Da, Duobla Akuzativo, Kazo post kiel, Kondicionalo, Pasivaj participoj, Sintaksaj Elementoj, Subjunktivo, Verboj transitivaj kaj netransitivaj, Verbotempoj en dependaj propozicioj, Verbotempoj kompleksaj, Vortordo.