Vezuvio
El Vikipedio
Monto Vezuvio (itale, Monte Vesuvio) estas vulkano situata oriente de Napolo, Italio (14,4° E, 40,8° N) kaj ĝi estas 1.281 metroj alta. La regiono ĉirkaŭ ĝi estas nacia parko.
Ĝia plej detrua erupcio en historia tempo okazis je la 24-a de aŭgusto 79 kaj detruis la romiajn urbojn Pompejo kaj Herkulano.
Aliaj gravaj erupcioj estis en la jaroj 472, 512, 1631, ses fojoj en la 18-a jarcento, ok fojoj en la 19-a jarcento, 1906, 1929 kaj 1944. Ekde 1944 ne estis erupcioj.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Vezuvia Observatorio (itale kaj angle)
- Stromboli Reta - Vezuvio & Campi Flegrei (itale, germane kaj angle)