Wasilków
El Vikipedio
Wasilków [vasilkuv] estas urbo en vojevodio Podlaskie, en Bjalistoka komunumo, proksime al la ĉefurbo de vojevodio – Białystok. En la jaroj 1975–1998 ĝi apartenis al Bjalistoka vojevodio.
Ĝi havis 8751 enloĝantojn la 31-an de decembro 2004.
Tra la urbo kondukas internacia fervoja linio de Varsovio al Sankt-Peterburgo kaj vojo al Kuźnica Białostocka (limpasejo al Belarusio).
[redaktu] Historio
En la jaroj 1977–1979 dum arkeologia elfosaĵo oni trovis bronzepokan setlejon de rangifer-ĉasistoj. Iliaj spuroj (ceramiko, iloj) estis trovataj en kelkdek lokoj ĉirkaŭ la urbo. Daŭre nekonata estas historio de komenca setlado de Slavoj.
En la 11-a jarcento Wasilków estis parto de la Kieva Rusio. Unua historia fonto pri la loko, kie poste oni fondis la urbon, devenas el 1358. Tiam mazovia kaj litovia princoj subskribis interkonsenton pri disdivido inter Mazovio kaj Litovio. Plej grava dato en historio de Wasilków estas la 8-a de decembro 1566, kiam Zygmunt August la 2-a donacis urban rajton al ĝi (laŭ la magdeburga rajto, tre utila al loĝantoj). Oni ankaŭ ricevis rajton pri uzado de blazono (prezentanta kapon de alko) kiel sigelo.
Ekde 1576 kiel starosto estis Łukasz Górnicki – unu el la plej eminentaj polaj humanistoj dum Renesanco. Tiam oni kreis novan strukturon de la urbo kun urbodomo sur granda urboplaco.
En 17-a jarcento en Wasilków loĝis ĉ. 500 homoj.
En 1719 unita arkiepiskopo Kiszka konsekris kapelon apud fonteto en Święta Woda ("Sankta Akvo"). Ĝi estas unua historia informo pri tiu loko.
....
27-an de majo 1990, dum unua demokrata loka baloto post 50 jaroj, preskaŭ tute venkis "Civitana Komitato"
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Retejo de urbo kaj komunumo Wasilków
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
|
|||
Vojevodioj: Varmio-Mazurio | Grandpollando | Sanktakrucio | Antaŭkarpatio | Etpollando | Kujavio-Pomerio | Lubuŝio | Lodzio | Lublinio | Mazovio | Malsupra Silezio | Opolio | Podlasio | Pomerio | Silezio | Okcidenta Pomerio Ĉefaj urboj: Varsovio | Lodzo | Krakovo | Vroclavo | Poznań | Gdańsk | Szczecin | Bydgoszcz | Lublin | Katowice | Białystok | Częstochowa | Gdynia | Gorzów Wielkopolski | Toruń | Radom | Kielce | Rzeszów | Olsztyn |