Bakterioj
El Vikipedio
En biologio, bakterioj estas prokariotaj organismoj. Kiel ĉiuj prokariotoj, ili estas unuĉelaj mikroboj kaj ne havas ĉelkernojn.
La bakterioj estas ĉefe mikroorganismoj. Inter la plej malgrandaj estas membroj de la genuo Mycoplasma, kiuj estas nur 0.3 mikrometroj, tiel granda kiel la plej grandaj virusoj.
La inventinto de la mikroskopo, Antoni van Leeuwenhoek eltrovis la bakteriojn en la 17-a jarcento, tamen ili estis plejparte ignorataj ĝis la malfrua 19-a jarcento, kiam sciencistoj kiel Louis Pasteur eltrovis, ke bakterioj estas la kaŭzo de multaj malsanoj.
Bakterioj tamen ne nur kaŭzas malsanojn. Ili ankaŭ kaŭzas multajn bonajn aferojn. Ekzemple, ni ne povus digesti nian manĝaĵon sen la helpo de bakterioj.
Inter la tipoj de bakterioj estas Bacilo.
Antau la jaro 1977, sciencistoj kredis, ke ĉiuj prokariotoj estas bakterioj. Tamen oni nun scias ke ekzistas du grupoj -- la bakterioj kaj la arkioj.
Al ĉi-tiu artikolo ankoraŭ mankas la tabelo pri la biologia klasado. Vidu je Betulo aŭ Kvokao por ekzemploj.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://tolweb.org/tree?group=Eubacteria&contgroup=Life_on_Earth
- http://www.dsmz.de/bactnom/bactname.htm
- http://jb.asm.org/cgi/content/full/180/18/4765?view=full&pmid=9733676
- http://www.rowland.harvard.edu/labs/bacteria/index_movies.html
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |